Zhuanghe situas en suda parto de Liaoning-provinco, nordorienta
Ĉinio. Ĝi estas ĉemara urbeto, kie la aero odoras mare. La urbeto
ne havas altegajn domojn; la stratoj estas larĝaj, aŭtoj ne estas
tiel multaj kiel en grandaj urboj, kaj ofte oni povas vidi aŭtojn
kun numer-plato de najbaraj grandaj urboj.
Vespero de Zhuanghe estas agrabla, sen
bruoj sur la stratoj, grandaj magazenoj jam estas fermitaj, servas
nur malgrandaj memservejoj kaj ĉenbutikoj. En krakmanĝejoj estas
gajaj junuloj babilantaj. Post laboro en tago oni aŭ premenas aŭ
sin amuzas surstrate. La placo estas ĉirkaŭita de gazonoj kaj florbedoj
brile iluminataj. Junuloj aŭ sportas aŭ ludas volanon. Ĉirakaŭ la
placo promenas junaj gepatroj kun sia bebo kaj mezaĝaj geedzoj;
kelkaj hundetoj kuradas sur gazono proksima al sia mastro.
Sur
stratoj oni povas vidi podetalistojn de fruktoj. La sekvanta tago
post mia veno al la urbo estis la kvina tago de la kvina monato
laŭ la luna kalendaro, — la Drakboata Festo. Zhuanghe ankoraŭ konservas
morojn jam ne videblajn en grandaj urboj, ekzemple oni pendigas
sesedrajn ornamaĵojn el papero kaj koloraj silkaj fadenoj por peti
benon kaj forpeli malsanon kaj demonojn. Mi renkontis du biciklantajn
kolportistojn kun ornamaĵoj en diversaj grandecoj. Inter ili la
plej malgranda estas duonpugne granda, kaj la prezo estas nur duona
juano (0.05 eŭro) . Ili estas facile vendeblaj. La granda ornamaĵo
vendiĝas en prezo inter kvin kaj dekoj da juanoj. La kolportistino
estas bon-temperamenta kaj pacience helpis la klientojn en elekto
kaj akceptis marĉandon. La ornamaĵoj ĝenerale estas ruĝaj, flavaj
kaj verdaj. Laŭ la ĉina tradicio multkoloreco signifas feliĉon.
Tiuj en ruĝa koloro, kun or-koloraj ideogramoj, esprimas riĉecon.
En tiu tago tiaj ornamaĵoj pendis en multaj butikoj en esprimo peti
bonan komercon.
Muziko
venis el alia strato, la ritmo de la muziko ludata per surnao (ĉina
popola blovmuzikilo), tamburo kaj gongo montris la trajton de nordorienta
Ĉinio. Alproksimiĝinte mi vidis, ke Yangge-danca trupo el kvardek
aŭ kvindek mezaĝaj kaj maljunaj virinoj lerte kaj ritme dancis kun
ventumilo kaj mantuko en manoj, en hela lamplumo. Senĉese ŝanĝiĝis
la formacio, jen en kelkaj kolumnoj jen en spiralo. Ĉe la fino de
la trupo mezaĝa viro vigle dancis. La dancantoj kun ĝoja mieno kaj
okulfrapaj ruĝaj vestoj aspektis multe pli junaj kaj memfidaj.
“Ili
ne estas profesiaj dancistinoj, sed emeritoj. Ili dancas por ekzerci
la korpon,” diris al mi iu spektanto. “Ili dancis jam 5-6 jarojn.
De majo ĝis oktobro, post vespermanĝo ili dancas ĝis la 9-a horo,
se vetero estas bona. Ili senkondiĉe akceptas novajn partoprenantojn.
La averaĝa aĝo de la trupanoj estas preskaŭ 70 jaroj. Ili dancas
nur por amuziĝo kaj sano.” Li montras al mi la orkestron: “Ankaŭ
la muziko-ludantoj estas amatoroj.”
Jam estis la 21-a, la trupanoj foriris.
Silento revenis al Zhuanghe, kaj la sekvanta tago certe estos vigloplena.
|