Unua paĝo >> Ekonomio >> Specialaj raportoj


S-ro Zhao en la urbo Huludao

de FANG XIAOTONG

Fine de majo nek varmas nek malvarmas en la marborda urbo Huludao de la provinco Liaoning sude de nordorienta Ĉinio. La urbo estas preta por bonvenigi al si turistojn el diversaj lokoj.

La plaĝo estas nemalproksime for de la urbokvartalo, kaj malpli ol 20 minutoj jam sufiĉas por atingi ĝin per aŭto. Je la oka matene, la suno brilis en la ĉielo sen nuboj. Marakvo milde kisadis la bordon, kie ankris kelkaj motorjaktoj. Kelkaj homoj babilis, sidante sur la plaĝo. Vidinte nin, iu mezaĝulo el ili en verda uniformo, venis al ni kaj alparolis, “Ĉu vi volas plezurveturi per motorjakto surmare? Vidu, kiel belas la pejzaĝo!”

Kvankam ni rifuzis lin pro manko de tempo, tamen li restis afabla kaj parolis kun ni por momento. Li okupiĝas pri motorjakta luado jam de 3 jaroj. Vizitantoj al la urbo Huludao certe venas al tiu ĉi plaĝo. Ja pro tio, li kaj liaj kolegoj entreprenas tian servon.

“Kiom kostas la veturado? ”

“Tio dependas de la distanco. La mallonga navigado kostas 50 juanojn (ĉ. 5 eŭroj), kaj se oni pagas pli ol 100 juanojn, ni veturigos ilin pli malproksimen kaj pli longe.” Malproksime troviĝas alia plaĝo. Nun turistoj estas ankoraŭ ne multaj. De junio ĝis septembro estas ĉefsezono de turismo.”

“Kiom kostas la motorjakto?” ni demandis lin kun scivolemo. “70-100 mil juanojn ( ĉ. 6 950-9920 eŭroj),” li respondis, “Se la komerco iras glate, oni povas regajni la investon por la motorjakto en pli ol unu jaro.”

“Do, bone iras via komercado en la prospera turisma sezono.”

Sed s-ro Zhao estas ne kontenta. “Turismado ĉi tie ĵus komenciĝis kaj respondaj instalaĵoj ĉirkaŭe estas ankoraŭ ne kompletaj.” Montrante vicon da blankaj domoj sur la marbordo, li diris: “Jen restoracioj kaj hoteloj, sed ilia nombro devas grandiĝi kaj ilia servado devas boniĝi.” Liaopinie, disvolviĝo de serva industrio povas antaŭenpuŝi turismadon de la urbo Huludao.

Pasintjare s-ro Zhao kaj liaj du amikoj kun fondis malgrandan kompanion, kiu servas al turistoj per motorjaktoj kaj mezgrandaj ŝipoj. Li kredas, ke malfermado kaj disvolviĝo de la urbo Huludao alportos al li pli da ŝancoj.