 |
Situo de Yadong en mapo |
Yadong-gubernio situas en la sudo de Tibeto,
sude de la meza parto de Himalajo, kaj Butano estas ĝia orienta
najbaro, kaj Hindio — okcidenta. La pasejo Nathu La, 4545 metrojn
super marnivelo en Yadong-gubernio, estis ĉefa pasejo de la suda
linio de la antikva Silka Vojo, kiu interligis Ĉinion, Hindion,
Okcidentan Azion kaj Eŭropon. En la unuaj jaroj de la 20-a jarcento,
la plej granda jara negoca sumo ĉe la pasejo konsistigis pli ol
80% de la landlima komerco de Tibeto. Sed post la landlima konflikto
 |
Soldatoj de Ĉinio kaj Hindio ĉe landlima
pasejo Nathu La |
inter Ĉinio kaj Hindio en 1962, la du landoj
sinsekve formovis doganejojn kaj aliajn instituciojn, kaj la trupoj
de la du landoj garnizonis ĉe la pasejo Nathu La, tiel la pikildratoj
rompis la komercan trairejon.
Sed la ekonomio de Yadong-gubernio ne
haltis pro tio, kaj ĝia disvolviĝo alportis multajn ŝancojn al komercistoj.
Nun dank' al lanĉo de la Qinghai-Tibeta Fervojo, trajno alportis
pli multajn ŝancojn al Yadong-gubernio.
Min trafis ŝanco
En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento,
Sichuan-aj komercistoj senĉese venis al Yadong por komercado. Nun
en Yadong estas pli ol 250 butikoj de Sichuan-aj komercistoj de
restoracia servo, vendo de ĉiutagaj varoj, konstruado kaj longdistanca
pasaĝera transportado. "La unuavenintaj Sichuan-anoj kulturis
legomojn en Yadong, sed poste ili sin okupis en ĉiuj kampoj. Nun
Yadong-gubernio estas simila al iu urbeto de Sichuan, kaj oni ne
sentas ke ĝi estas en Tibeto", tion diris Wen Lide, ordinara
Sichuan-a komercisto. Antaŭ 9 jaroj Wen Lide kaj lia edzino komencis
transporti varojn de internaj lokoj al Yadong kaj multe profitis.
Nun ili jam fariĝis vera mezklasanoj.
Antaŭe Wen Lide havis butikon pri hejmaj
elektraj aparatoj en Chengdu. Sed tie estas multaj samspecaj butikoj,
kaj Wen Lide profitis malmutle aǔ eĉ profitis nule pro la intensa
konkurenco. Somere de tiu jaro estis sufoke varme en Chengdu kaj
Wen Lide kaj lia edzino venis de Chengdu al Yadong por somerumi.
"Efektive mi venis al Yadong kun
alia celo — enketi la lokan merkaton", diris Wen Lide. Lia
parenco iam diris al li, ke mankas al Yadong ĉiutagaj necesaĵoj,
precipe hejmaj elektraj aparatoj, se li vendos tiujn komercaĵojn
en Yadong, li certe profitos de tio.
 |
En butiko de ĉiutagaj necesaĵoj |
Wen Lide trovis, ke preskaǔ neniu familio
en Yadong havis videodiskan aparaton, kaj en la urbo estis neniu
amuzejo kaj nur kelkaj restoracioj. Wen Lide ĝojegis pro la sentebla
fortuno. Li decidis fermi sian butikon en Chengdu kaj malfermi novan
vendejon en Yadong.
Reveninte al Chengdu, li pruntis 100 mil
juanojn de banko (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro), pogrande aĉetis
videodiskajn aparatojn, horloĝojn, televidilojn, vestojn eĉ motorciklojn
kaj transportis ilin al Yadong. Ĉar li ne havis rivalojn en Yadong,
do tiuj varoj estis venditaj en bona prezo. La varoj de Wen Lide
estis forvenditaj en malpli ol monato. Lokanoj estis interesataj
de videodiska aparato, kiu povas doni bildojn kaj sonojn je premo
de butono. Ĉar ne estis amuzejo en tiu landlima urbo, videodiska
aparato riĉigis la vivon de la lokanoj. Tial, multaj lokanoj venis
al la butiko de Wen Lide por aĉeti aĵojn.
Pro la malfacila trafiko prezo de varoj
en Yadong estas ĉ. duoble pli alta ol tiu en landinterno. En la
unua monato Wen Lide profitis 30 mil juanojn. "Multaj komercistoj
el Nepalo kaj Butano aĉetas varojn de mia butiko. Malgrandaj elektraj
aparatoj estas tre ŝatataj," Wen Lide diris. Ĉar la tera komerca
trairejo inter Ĉinio kaj Hindio estis fermita, do la landlima komercado
inter la du landoj bezonas peradon de butananoj.
Iom post iom, pli kaj pli multaj komercistoj venis al Yadong, tial
multiĝis la rivaloj de Wen Lide. Sed la klientoj preferas aĉeti
varojn en la butiko de Wen Lide, ĉar aliaj komercistoj pogrande
aĉetis varojn de Lhasa, do la kosto estis pli alta ol tiu de Wen
Lide, kiu aĉetis varojn de Chengdu pere de kutima kanalo.
Nun ni ĝuas bonan vivon!
Nun, preskaŭ ĉiuj familioj havas varojn
aĉetitajn ĉe Wen Lide. De 2005, malvigliĝis la vendado de ĉiutagaj
necesaĵoj. Wen Lide konsciis, ke la disvolva spaco de tiu merkato
fariĝis pli kaj pli malgranda. Tial, li investis 300 mil juanojn
por funkciigi plej grandan kaj luksan restoracion de Sichuan-a gusto,
kaj poste malfermis dancejon.
En Yadong estas ĉ. 30 mil loĝantoj kaj
nur ĉ. 12 mil el ili estas konstantaj loĝantoj. Kvankam Yadong estas
malgranda, sed oni ne devas subtaksi ĝian konsuman provon. La restoracio
de Wen Lide kun la areo de ĉ. 200 kvadrataj metroj ĉiam estas plenaj
de klientoj, el kiuj liaj samprovincanoj en Yadong eĉ prenas lian
restoracion kiel sian kutiman manĝejon.
En Yadong, tibetanoj konsistigas 98% de
la loĝantaro. Ili tre ŝatas danci kaj drinki. Laŭdire, ordinara
tibetano povas trinki 24 botelojn da biero unufoje. Sed antaŭe mankis
al tiu urbo amuzejo, do la dancejo de Wen Lide la unua okupis tiun
merkaton. Nun ankaǔ multaj oficejoj sin amuzas tie.
 |
Tibetanoj eniris Hindion post la remalfermiĝo
de pasejo Nathu La |
La 1-an de julio, 2006, lanĉo de la Qinghai-Tibeta
Fervojo finis la senfervojan historion de Tibeto. 4 tagojn post
tio, remalfermiĝis la pasejo Nathu La fermita dum 44 jaroj. Remalfermiĝo
de la pasejo Nathu La kaj la oficiala funkciado de la Qinghai-Tibeta
Fervojo alportas tre bonan ŝancon al Sichuan-aj entreprenoj por
malfermi merkaton en Hindio kaj Sudazio. Tiuj du aferoj ankaŭ plibonigis
la fundamentajn kondiĉojn kaj investan medion de Tibeto, kaj miloj
da komercistoj en- kaj eksterlandaj turnis sian atenton al Tibeto
kaj Yadong. Unutaga pago por loĝo en la plej granda hotelo de Yadong
estas 400 — 500 juanoj, sed la hotelo ĉiam estas plena de gastoj.
"Nun la pasejo remalfermiĝis, kaj ni povas negoci rekte kun
hindaj komercistoj. Mi kredas, ke la komercado pliboniĝos."
La ĝojo de Wen Lide radiis sur sia vizaĝo.
Vivo en la estonteco estos pli
bona!
 |
Tibeta komercisto telefonanta antaŭ la
landlima merkato Renqinggang |
 |
Plano de ĉefaj internaciaj fervojoj de
Ĉinio |
La komerca valoro inter Ĉinio kaj Hindio
atingis 18.7 miliardojn da usonaj dolaroj en 2005. Post remalfermiĝo
de la landlima komerco en Yadong, se 10 procentoj de komercado de
la du landoj estos plenumitaj pere de tiu pasejo, la ekstera komerca
valoro de Tibeto kreskos de 200 milionoj da usonaj dolaroj en 2005
al pli ol miliardo da usonaj dolaroj, kaj tio multe akcelos disvolviĝon
de Tibeto. Iu ŝtatoficisto de Shigatse diris, ke la nuna landlima
merkato Renqinggang estas provizora merkato, kaj la nova pli granda
merkato ekkonstruita antaŭ la fino de ĉi jaro. Wen Lide diris: "Post
remalfermiĝo de la landlimo, komercistoj de diversaj lokoj de la
lando venadas por enketi merkaton en Yadong. Nun komercistoj de
aliaj lokoj direktas sian atenton unue al Lhasa, kaj due al Yadong."
Por veturi de Lhasa al Yadong, oni bezonas tutan tagon per aŭtobuso,
kaj la aŭtobuso estas ekspedata ĉiudutage, tio sendube katenas disvolviĝon
de Yadong. Por ŝanĝi tiun situacion, la Ŝtata Komisiono por Disvolvo
kaj Reformado kaj la Ministerio de Trafiko de Ĉinio jam planis konstrui
la ŝoseojn de Kangma al Yadong kaj de Yadong al Nathu La en 2006,
kaj la Ministerio de Fervojo de Ĉinio planis konstrui fervojon de
Lhasa al Yadong en la venontaj 5 jaroj.
En Yadong estas riĉaj ne nur naturaj turismaj
resursoj, sed ankaŭ homaj kulturaj turismaj resursoj. Yadong estas
fama pro sia termofontoj, lagoj, neĝmontoj, herbejoj, primitiva
arbaro kaj temploj.
 |
Bela kaj kvieta Duoqing-lago en Yadong |
Nun, multaj komercistoj venas al Yadong-gubernio,
sed ili estas fremdaj al tiu loko kaj ofte renkontas malfacilojn.
Wen Lide kaptis tiun ŝancon kaj ekokupiĝis pri vojgvidado. Li aĉetis
kelkajn aŭtojn kaj veturigas ilin enketi en la landlima merkato
ĉe la pasejo Nathu La. Li prezentis konsultiĝon al tiuj komercistoj
utiligante sian sperton de 9-jara komercado en Yadong. Kvankam li
ĵus komencis tiun servon, sed li jam multe profitis.
"La vivo en la estonteco certe estas
pli bona!" kiam Wen Lide diris tion, nemaskebla ĝojo aperis
sur lia vizaĝo. Vizaĝe al la estonteco, Wen Lide jam havas planon
en sia kapo. "Yadong, kiel mi povus ne ami vin?"
|