|
Kamparano
negocas je greno per interreto |
Ĉi-somere, mi vizitis mian amikon en Siping,
urbo de Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio. Min impresis nova afero:
kamparanoj, kiuj terkulturis de generacio al generacio, nun faras
templiman negocon.
Siping estas fama grena bazo de Ĉinio
kaj produktas sojfabon, maizon kaj sorgon. En la vilaĝo de mia amiko
kamparano Zhang Fenglin diris al mi: "Ĉi-jare mi estas tre
trankvila, ĉar mi jam vendis la maizon templime, kiam la greno ankoraǔ
estis en burĝono. La prezo estas 1200 juanoj (ĉ. 7.8 juanoj = 1
usona dolaro) po unu tuno, sed la plej alta prezo en la pasinta
jaro estis 900 juanoj po unu tuno. Eĉ laǔ la produktokvanto de la
pasinta jaro, mia enspezo estos pli multa ol tiu de la pasinta jaro
je 3000 juanoj. Mi denaske terkulturis kaj neniam pensis uzi komputilon
kaj fari templiman negocon."
|
La
halo de la Dalian-a Negocborso |
La templima negocborso menciita de Zhang
Fenglin estas Dalian-a Negocborso (Dalian estas ĉemara urbo de Liaoning-provinco
en nordorienta Ĉinio), unu el la tri grandaj templimaj negocborsoj
de Ĉinio, kaj la aliaj estas en Zhengzhou de Henan-provinco en meza
Ĉinio kaj Ŝanhajo en orienta Ĉinio. Nun funkcias templimaj negocoj
pri multaj agrikulturaj produktaĵoj inkluzive de sojfabo kaj maizo
en la Dalian-a Negocborso, kiu jam fariĝis la dua plej granda sojfaba
templima merkato de la mondo (la plej granda estas Ĉikaga Templima
Negocborso de Usono). En la pasintaj jaroj, kamparanoj vendis siajn
grenojn al aĉetistoj. Nun templima merkato fariĝis alia kanalo de
kamparanoj por vendi grenon.
Antaŭe, la kamparanoj vendis grenon sen
referenca prezo, kaj kutime aĉetistoj decidis la prezon. Mia amiko
diris al mi: "En la pasintaj jaroj, la kamparanoj vendis sian
grenon blinde. La aĉetisto decidis la prezon de greno kaj multe
profitis, dum la kamparanoj ĉiam troviĝis en pasiva situacio."
|
Senpaga
kurso por kamparanoj pri templima merkato |
Por ŝanĝi tiun situacion kaj ĝuste kaj
akurate doni al la kamparanoj informon de grena merkato, la Dalian-a
Negocborso okazigis senpagan kurson pri templima negoco en tiu vilaĝo.
Trejnisto el ŝanhaja kompanio de templima negoco diris: "La
celo de tiu kurso estas, ke la kamparanoj povu kompreni la varprezon
en templima negoco kaj ĝuste decidu prezon kaj tempon por vendi
sian grenon, ke ili evitu domaĝon kaj multigu enspezon."
Post tio la registaro de Siping provis
templiman komercadon en sia regata loko. En la vilaĝo kie mia amiko
loĝas pli ol 150 familioj organizis grenproduktan kooperativon kaj
kunlaboris kun la loka grenejo por komerci en templima merkato.
Vilaĝestro Sun Haizhu montris al mi la informon en sia poŝtelefono
kaj diris: "Ĉiutage la Dalian-a Negocborso sendas al ni informon
pri grena prezo. Ni vendas grenon laǔ la prezo de internacia merkato.
Nun la kamparanoj terkulturas laǔ la templima merkato. Ni plantas
tion kio povas alporti al ni maksimuman profiton kaj vendas grenon
en plej favora tempo."
La grenejo kaj la kamparanoj estas trankvilaj,
ĉar ili povas interkonsiliĝi pri prezo laǔ la indekso de la templima
merkato, kaj tio profitigas la du flankojn. Gvidanto de la grenejo
diris, ke nun li interkonsentis kun la kamparanoj pri mendo de greno
en ilia mano, kaj ili kune partoprenas la komercadon en templima
merkato, kaj tio povas profitigi ambaŭ flankojn.
En la templima merkato, la plej grava
afero estas stapla kvanto de greno. Tiuj kiuj devas riski estas
spekulistoj sed ne entreprenoj havantaj varojn. Por kuraĝigi kamparanojn
partopreni komercadon en templima merkato, la grenejo kaj kamparanoj
faras bilancon dufoje. Se la merkata prezo estas pli alta ol tiu
de interkonsento, la grenejo redonas la profiton al kamparanoj laǔ
proporcio. En la pasinta jaro, 150 kamparanaj familioj enspezis
pli multe je 270 mil juanoj pro la dufoja bilanco.
|
Instruistino
pri templima negoco |
Nun, la Dalian-a Negocborso provas templiman
negocon en 14 vilaĝoj de nordorienta Ĉinio. Kaj templima negoco
pri greno estas disvastigata en Jilin-provinco. Ĉi-jare ĉ. 100 mil
kamparanoj trejniĝos je tiu fako.
Vizaĝe al la senlima verda maiza kampo,
mia amiko diris ĝoje: "En 2002, la registaro publikigis leĝon
pri kontraktita uzo de kampoj, kiu difinis, ke la kontraktita uzo
de kampoj restos sen ŝanĝo en venontaj 30 jaroj. Tio trankviligis
nin. En la pasinta jaro, la ŝtato alvokis konstrui socialisman novan
kamparon kaj prezentis al ni serion da politikoj favoraj al ni.
Kiam mi ne estos tiel okupita kiel nun, mi iros aĉeti kombajnon
kaj ni terkulturos pli facile kaj havos pli altan efikon!"
Lia mieno montris, ke li havas belan esperon pri la estonta vivo.
|