Unua paĝo >> Turismo >> Itinero proponita


Fotografisto vojaĝis laŭ la vojo de bonzo Xuanzang al okcidento

Antaŭ 1300 jaroj bonzo Xuanzang de Tang-dinastio (618-907) vojaĝis 25 mil kilometrojn de la antikva urbo Chang'an de Ĉinio al antikva Hindio por peti budhisman sutron. La tuta vojaĝo daŭris 17 jarojn, intertempe la bonzo lasis siajn spurojn al diversaj lokoj de Hindio kaj donis influon sur Japanion kaj Koreion. Dum sia vivo li tradukis 1335 volumojn de la sutro. Dank' al li komenciĝis la kultura interŝanĝo de la du antikvaj civilizaciaj landoj. Liaj penso kaj spirito jam fariĝis riĉaĵo de Ĉinio, Azio kaj eĉ la tuta mondo.

Profesia fotografisto Ding He faris vojaĝon de Xi'an (antaŭa Chang'an) al Hindio, laŭ spuroj de Xuanzang. En 4 jaroj li 13-foje vizitis Xinjiang kaj 2-foje trapasis la "mortan maron" Lop Nur. Tra Kirgizio, Uzbekio, Afganio kaj Pakistano, li finfine atingis Nalanda de Hindio, cellokon de bonzo Xuanzang. Per fotoj Ding montris budhismajn restaĵojn, geografion kaj morojn de okcidenta Ĉinio, Centra Azio kaj Hindio. Li ne nur vekis per siaj fotoj la vidan impulson de rigardantoj, sed ankaŭ prezentis tra sia lenso humanismajn historion kaj esencon de la fotoj.

Ĉi tie estas kelkaj liaj verkoj pri la vojaĝo.