|    Hongkong estas juna urbo plena de mirakloj. 
              Tie kolektiĝas konstruaĵoj kun monda nivelo, kaj la homoj ĝoje vivas 
              en vigla ritmo. En Hongkong oni povas spekti kaj belajn naturajn 
              pejzaĝojn kaj estintajn simplajn viv-manierojn. 
             De malgranda fiŝvilaĝo al prospera metropolo, 
              de kolonio al la unua speciala administra regiono praktikanta la 
              principon "unu lando, du sistemoj" en la mondo, Hongkong 
              fariĝis urbo plena de legendaj rakontoj. 
             En la 1-a de julio 2007 estos la 10-a 
              datreveno de redono de Hongkong al Ĉinio. En la pasintaj 10 jaroj, 
              subtenate de la centra registaro, la registaro kaj la popolo de 
              Hongkong venkis tre diversajn malfacilojn kaj evidente progresigis 
              la ekonomion. Nun en Hongkong la ekonomio evidente reprosperiĝis, 
              la socio estas stabila, la popola vivo pli kaj pli boniĝas kaj la 
              publiko havas pli kaj pli fortan konfidon. 
             La vojo irita de Hongkong post reveno 
              al la patrolando sufiĉe montris la grandegan superecon de la principo 
              "unu lando, du sistemoj", kaj pruvis, ke konstrui prosperan, 
              stabilecan, civilizacian, harmonian kaj plurisman Hongkong estas 
              komuna espero de la tuta popolo de Hongkong kaj tiu de la lando. 
             
            
              
              
              
              
              
              
               
             |