De la jaro 1985 dek miloj da mevoj
flugas novembre de Siberio al Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco,
sudokcidenta Ĉinio, kaj restas tie ĝis marto de la venonta jaro.
Dum tiu ĉi periodo loĝantoj de la urbo
Kunming venas al la loko, kie kolektiĝas mevoj, kaj donas al ili
manĝaĵojn. La birdoj ne nur estas bela vidaĵo de la urbo, sed ankaǔ
alportas al ĝi viglecon kaj ĝojon.
En la parko Cuihu situanta en la urba
centro, dek miloj da mevoj estas tiel proksimaj al homoj, ke oni
povas ilin tuŝi per la manoj. Gajaj homoj kaj kantantaj mevoj formas
harmonian bildon en la urbo. Multaj ne komprenas, kial la mevoj
venas post longa flugado al Kunming, kiu distancas fore de maro.
Eble tio estas miraklo de amo. Tiuj ĉi senditoj de la naturo estas
ŝatataj kaj protektataj de Kunming-anoj. Kiam oni bone protektas
la medion, la naturo rekompencas per plimulto. Harmonio, toleremo,
kompreno kaj respekto inter la homaro kaj la naturo estas fonto
de la beleco kaj miraklo.
|