La valo Hailuo kuŝas en la sudorienta
parto de la Garze-a Tibet-nacia Aŭtonoma Regiono oriente de Gongga-monto
en Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. La loko estas altega en
la orienta parto de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.
Kiel la plej malalta kaj facile alirebla
moderna oceana glaciejo en Azio, la valo, tre proksima al urbo kun
praarbaro kaj altmontaj fontoj varmaj, varmetaj kaj malvarmaj, estas
rigardata kiel speciala sinteza turisma vidindejo.
Pasumante en la valo, ĉu en flora printempo
ĉu en ombroriĉa kaj verdverda somero ĉu en bunta kaj fruktodona
aŭtuno ĉu en neĝkovrita vintro, oni ĉiam ebrias kvazaŭ en ĉarma
kaj pitoreska paradizo...
|