Unua paĝo >> Turismo >> Itinero proponita


Mil-insula Lago

de ZUOYAN

La Mil-insula Lago situas en Zhejiang-provinco, orienta Ĉinio. Ĝi estas artefarita lago aperinta en 1959, kiam oni konstruis akvorezervejon por hidroelektrejo Xin'anjiang. Ĝi estas unu el la unuaj 44 ŝtataj vidindejoj publikigitaj de la ĉina registaro kaj la plej granda ŝtata arbara parko de Ĉinio.

Ĉe la Mil-insula Lago estas arbaro kun areo de 448 kvadrataj kilometroj. Tie la arbaro estas densa kaj aero estas pura kaj freŝa. La averaĝa profundeco de la akvo estas 34 metroj, kaj oni povas vidi aĵojn 7 metrojn sub la akvo. Montoj ĉe la lago etendiĝas malproksimen seninterrompe. Dank' al arbaro ĉe la Mil-insula Lago formiĝis mikroklimato. La jara averaĝa temperaturo de la loko estas 17°C, kaj tiu de la akvo estas 14°C.

La Mil-insula Lago havas belajn pejzaĝojn kaj bonan ekologian staton. En la lago estas 1078 insuloj kaj dekoj da pitoreskejoj. Oni povas viziti tiujn lokojn laŭ tri itineroj. Ĉu en printempo, ĉu en vintro, en ĉiuj sezonoj oni povas apreci malsamajn pejzaĝojn.

Koncernaj informoj pri vizitado al la Mil-insula Lago:

Bileto:

De la 1-a de marto ĝis la 30-a de novembro estas ĉefsezono por turismo, kaj la prezo de bileto estas 120 juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro). De la 1-a de decembro ĝis la lasta tago de februaro estas postsezono, kaj la prezo de bileto estas 100 juanoj.

Klimato:

La jara averaĝa temperaturo ĉe la Mil-insula Lago estas 17°C, kaj de la unua tagdeko de junio ĝis la unua tagdeko de julio estas pluvsezono; de la dua tagdeko de julio ĝis la tria tagdeko de aŭgusto estas plej varma kaj seka periodo, kaj temperaturo povas altiĝi al 36°C posttagmeze.

Plej taŭga periodo por turismo:

Septembro, oktobro kaj novembro estas la plej taŭga periodo por vizitado, ĉar tiam estas malvarmete, la averaĝa temperaturo estas 12-18°C kaj pluvas malofte. Ankaŭ aprilo kaj majo estas bona tempo por turismo, ke tiam ĉie regas verdeco kaj floroj. Sed tiam pluvas ofte, do bonvolu kunporti pluvmantelon aŭ ombrelon.

Trafiko:

Funkcias busoj de Ŝanhajo, Nankino (ĉefurbo de Jiangsu-provinco) kaj Huangshan (fama urbo pro la pitoreska Huangshan-monto en Anhui-provinco) al la Mil-insula Lago kaj trajnoj de Jinhua kaj Yiwu al la lago.

Manĝaĵoj:

Karakterizaj manĝaĵoj de la Mil-insula Lago estas pladoj el fiŝoj kaj sovaĝaj vegetaloj tre bongustaj, kaj malfacile troveblaj en urbo. En la lago estas 87 specoj da fiŝoj. Ĉe la lago estas multaj restoracioj luksaj kaj neluksaj por fiŝpladoj.

Loĝado:

La urbeto Qiandaohu (mil-insula lago) havas pli ol 70 luksajn kaj neluksajn hotelojn kun pli ol 9 mil litojn. Pago por unu nokto estas 100-400 juanoj.

Plezura ŝipo “Grafo” estas surakva hotelo de eŭropa stilo, lanĉita en 2004. Ĝi povas akcepti 500 gastojn kaj liveri 200 litojn. Ĝi havas ferdekojn en 6 etaĝoj kaj diversajn instalaĵojn por amuzo, bankedo, kaftrinko, filmrigardo ktp. Sur la ŝipo estas 90 gastokajutoj, el kiuj 15 estas luksaj.

Turistoj povas gastloĝi en hejmo de kamparanoj, manĝi iliajn manĝojn kaj labori kune kun ili en la kampo. Pago estas malgranda, 30-50 juanoj por unu tago.

TTT-ejo de la Mil-insula Lago: www.1000islandlake.com