| 
 De la 21-a ĝis la 23-a de julio, laborantoj 
              de El Popola Ĉinio vizitis Xingcheng, marbordan urbon de Liaoning-provinco 
              en nordorienta Ĉinio. La distanco inter Pekino kaj Xingcheng estas 
              pli ol 400 km. Tie altiras pitoreskaj pejzaĝoj kaj gracia medio. 
              Ni havis komfortan ripozon post streĉa laboro.  Kontraste al brua urbego, ĉie en Xingcheng 
              regis kvieteco kaj komforteco. Ni frandis markreskaĵojn kaj rostaĵojn, 
              naĝis en maro, distriĝis sur plaĝo kaj ĝuis pejzaĝon de marbordo. 
              Ni amuzis nin per motorboato sur maro, motorciklo sur plaĝo kaj 
              glisflugado. Ni dankas la maron pro la ĝoja feriado.     |