Unua paĝo >> Turismo >> Itinero proponita


Pri hoteloj de Pekino

En Pekino troviĝas pli ol 3500 diversklasaj hoteloj, ekskluzive de sennombraj malgrandaj gastejoj. Sube ni konigas iujn el ili.

Hotelo Peninsula Palace (kvinstela)

Hotelo Peninsula Palace administrata de fama Peninsula Kompanio situas en prospera komerca kvartalo Wangfujing. Ĝi havas elegantan medion kaj luksajn instalaĵojn. De la hotelo al la Ĉefurba Flughaveno aŭto veturas 45 minutojn, kaj 10 minutojn al la Fervoja Stacidomo de Pekino.

La hotelo havas 14 etaĝojn kaj 530 ĉambrojn, inter kiuj estas luksaj ĉambroj, apartamentoj luksa, superluksa, prezidenta kaj duobla. La plej malgranda normala ĉambro areas 29 kvadratajn metrojn.

Prezoj: 210-800 eŭroj

En la hotelo troviĝas 5 restoracioj kun diversaj gustoj, inkl. la kantonan, chaozhou-an, italan kaj germanan. Krome, en la hotelo estas kunvenejo kaj plurfunkcia halo, kiuj povas enteni 500 personojn, kaj amuzejoj.

Tel.: 86-10-65592888

Pekina Hotelo (kvinstela)

Pekina Hotelo situas en la urba centro, proksime al Tian'anmen-pordego kaj la Imperiestra Palaco oriente, kaj tuj apud la komerca strato Wangfujing okcidente.

La hotelo kun pli ol 700 ĉambroj havas 4 domojn konstruitajn en diversaj periodoj. En la tieaj restoracioj oni povas ĝui pladojn de diversaj gustoj de Ĉinio, Eŭropo kaj Japanio. Krome, troviĝas tie bufedejo, sporta centro kaj amuzejo. En la hotelo servas interreto, sinkrona interpreta sistemo kaj aŭtomataj intelektaj instalaĵoj, dank' al kiuj oni povas okazigi altklasajn kongresojn kaj ekspoziciojn.

La hotelo havas ĉ. 1000 ĉambrojn inkl. de luksaj apartamentoj de franca stilo, altklasaj administraciaj apartamentoj.

Prezoj: 148-380 eŭroj

Tel.: 86-10-65137766

Hotelo Granda Muro (kvinstela)

Adr.: N-ro 10, Dongsanhuan Beilu, Chaoyang-distrikto

Tel.: 86-10-65905566

Hotelo New Otani (kvinstela)

Adr.: N-ro 26, Jianguomenwai Dajie, Chaoyang-distrikto

Tel.: 86-10-65125555

Shangri-la Hotelo (kvinstela)

Adr.: N-ro 29, Zizhuyuanlu, Haidian-distrikto

Tel.: 86-10-68412211

Ĉina Granda Hotelo (kvinstela)

Adr.: N-ro 1, Jianguomenwai Dajie, Chaoyang-distrikto

Tel.: 86-10-65052266

Landmark-Domaro (kvarstela)

Landmark-Domaro, internacia komerca sinteza konstruaro, konsistas el hotelo, loĝdomo, ofica domo kaj magazeno. Ĝi situas inter la Ĉefurba Flughaveno kaj urbocentro de Pekino kun facila trafiko. Ĉirkaŭe estas prospera komerca kaj kultura centro, kaj kvartalo de ambasadorejoj.

Landmark-Domaro havas 472 ĉambrojn de diversaj tipoj kaj 260 apartamentojn.

Ĝi havas plurfunkcian halon kun 780 kvadrataj metroj, kie oni povas aranĝi bankedon aŭ kunvenon por 500 personoj.

Tieaj 10 restoracioj povas kontentigi gastojn de diversaj manĝgustoj.

Prezoj: 93-158 eŭroj

Tel.: 86-10-65882160

Polyplaza-Hotelo (kvarstela)

Polyplaza-Hotelo sin trovas en la orienta parto de Pekino. 10 minutoj sufiĉas por aŭto veturi de la hotelo al la urbocentro, 15 minutoj al la Pekina Trajna Stacidomo kaj 25 minutoj al la flughaveno. La hotelo okupas 18.5 mil kvadratajn metrojn.

La hotelo kun plankareo de 95 mil kvadrataj metroj havas 20 etaĝojn kaj 292 ĉambrojn, inter kiuj la luksa normala kun bufedejeto areas 32 kvadratajn metrojn. En ĉiuj ĉambroj de la hotelo oni servigas senpagan interreton. En plurfunkcia halo oni povas aranĝi seminarion kaj bankedon por 300 personoj.

En la Polyplaza Internacia Teatro de la hotelo kun 1320 sidlokoj ofte okazas prezentadoj de granda opero, simfonio, baleto kaj muzikopero.

Tel.: 86-10-65001188

Prezoj: 78-180 euroj

Jinglun-hotelo (kvarstela)

Adr.: N-ro 3, Chaowai Dajie, Chaoyang-distrikto

Tel.: 86-10-65002266

Xiangshan-hotelo (kvarstela)

Adr.: en Xiangshan-parko, Shijingshan-distrikto

Tel.: 86-10-62591166

Ĉefurba Hotelo (kvarstela)

Adr.: N-ro 3, Qianmendong Dajie, Dongcheng-distrikto

Tel.: 86-10-65129988

Xindadu-hotelo (kvarstela)

Adr.: N-ro 21, Chegongzhuang Dajie, Xicheng-distrikto

Tel.: 86-10-68319988

Pekina Xijiao-hotelo(tristela)

La Pekina Xijiao-hotelo situas en la nordokcidenta parto de Pekino, kie estas pli ol dek famaj universitatoj inkl. de la Pekina Lingva Universitato, Pekina Universitato, Tsinghua-Universitato kaj ankaŭ famaj altteknologiaj entreprenoj.

La hotelo havas pli ol 450 ĉambrojn kun satelita televido, bufedejeto, interreto kaj aliaj necesaj instalaĵoj. Tie estas ĉina kaj okcidenta restoracioj, 18 kunvenejoj kun plenaj kaj altklasaj instalaĵoj por grandaj kaj malgrandaj kunvenoj, naĝejo, saŭno, sporta halo por virinoj.

Prezoj: 38-120 eŭroj

Tel.: 86-10-62322288

Huadu-hotelo (tristela)

Huadu-hotelo situas ĉe la okcidenta flanko de la norda-suda linio de la Centra Komerca Distrikto de Pekino, ĉirkaŭ kiu estas magazeno Yansha, komercoficejoj kaj ekspoziciejoj. Ĝi proksimas al la 3-a orienta rondŝoseo, unu el la gravaj trafikaj linioj de Pekino.

La hotelo havas pli ol 500 unupersonajn, normalajn, luksajn dupersonajn ĉambrojn, per kies televidilo oni povas ĝui programojn de 60 satelitaj kanaloj.

En la hotelo troviĝas kompleto da amuzaj instalaĵoj, inkl. de ĉambroj por ludi ŝakojn kaj kartojn, kantejo, naĝejo, saŭno kaj sporta halo. La hotelo liveras ankaŭ aliajn servojn, ekz. butiko, bilet-mendo kaj luo de bicikloj.

Prezoj: 51-98 eŭroj

Tel.: 86-10-65971166

Xinqiao-hotelo (tristela)

Adr.: N-ro 2, Dongjiaominxiang, Dongcheng-distrikto

Tel.: 86-10-65133366

Bihu-hotelo (tristela)

Adr.: N-ro 37, Huguangxiaoqu, Huairou-gubernio

Tel.: 86-10-69625066

Pekina Longhu-hotelo (dustela)

La Pekina Longhu-hotelo najbaras norde al la ruino de la imperiestra urbmuro de Ming-dinastio kaj merkato Hongqiao, sude al la Pekina Amuzejo kaj Longtan-parko kaj okcidente al la mondfama Ĉiela Altaro.

Ĝi havas pli ol 100 ĉambrojn inkl. normalaj kaj grandaj normalaj ĉambroj, apartamentojn kaj luksajn apartamentojn. En la ĉambro troviĝas telefono kun IDD kaj DDD kaj satelita televidilo. Krome la hotelo havas termobanejon, noktoklubon kun areo de 1300 kvadrataj metroj, barbirejon kaj sanprotektejon kaj kunvenejojn.

La restoracio de la hotelo liveras ĝiaŭzi-ojn de diversaj gustoj, pladojn de Sichuan, Shandong, Guangdong kaj Pekino, pli ol 20 specojn da supoj destinitaj por malsamaj sezonoj, noktmanĝaĵojn kaj okcidentajn manĝaĵetojn.

Prezoj: 24-32 eŭroj

Tel.: 86-10-67119988

Qiushi-hotelo (dustela)

Qiushi-hotelo situas norde de la 3-a Rondŝoseo kaj okcidente de la mezvojo de la urbo. Ĝi estas malgranda hotelo, tamen ĝiaj instalaĵoj estas kompletaj por kunvenado, komercado, loĝado, manĝado, beligado kaj amuzado.

La hotelo najbaras al la Ĉina Scienc-teknika Halo kaj la Ĉina Nacia Ĝardeno. 15 minutoj necesas por veturi de la hotelo al la Pekina Fervoja Stacidomo, kaj 20 minutoj al la Pekina Internacia Flughaveno.

Prezoj: 21-32 eŭroj

Tel.: 86-10-64263335-3101

Taoran-hotelo (dustela)

Adr.: N-ro 19, Taipingjie, Xuanwu-distrikto

Tel.: 86-10-63543366

Sihaitong-hotelo (dustela)

Adr.: Dongzhimenwai Liugongfen, Chaoyang-distrikto

Tel.: 86-10-64376699

Yuandong-hotelo (dustela)

Adr.: N-ro 90, Tieshu Xiejie, Xuanwu-distrikto

Tel.: 86-10-63018811

Wanshou-hotelo (dustela)

Adr.: Jia n-ro 12, Wanshoulu, Haidian-distrikto

Tel.: 86-10-68214433

Fengtai-hotelo (dustela)

Adr.: N-ro 3, Beidajie, Fengtai-distrikto

Tel.: 86-10-63811177

 

 

Por mendo al hoteloj kaj aviadil-biletoj:

Tel.: 86-10-51659388;

Fakso: 86-10-51654115