Unua paĝo >> Turismo >> Vidindaj lokoj


Antikva urbo Lijiang en protektado kaj disvolviĝo

La antikva urbo Lijiang sin trovas en la nordokcidenta parto de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. En la 4-a de decembro 1997 ĝi estis enmetita de Unesko en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj. Proks. 30 mil Naŝi-nacianoj loĝas en domoj kun arkitekturo de Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911). La originalaj pontetoj, riveretoj kaj loĝdomoj faras la urbon plej alloga.

Konservi sian antikvecon

En la lastaj jaroj iuj institucioj kaj familioj konstruis en la urbo ŝtalbetonajn domojn, kiuj malakorde staras inter la tradiciaj. Sub la gvido de la loka registaro oni malkonstruis tiajn loĝdomojn okupantajn 30 mil kvadratajn metrojn en la urbo.

Nun pli ol 40 kortoj estis enlistigitaj kiel plej grave protektataj loĝejoj, kaj detruado aŭ malkonstruado de ili estas prohibitaj. Por domoj urĝe riparendaj, la loka administracio ellaboris koncernan normon kaj petis metiistojn de Naŝi- kaj Bai-nacioj lertajn en konstruado de ligna domo por tiu laboro. Dank' al tio la loĝdomoj en Lijiang konservas sian proprajn trajtojn.

La urbaj infrastrukturoj ne plu taŭgas por la moderna socio, ĉar la urbo estis konstruita antaŭ 800 jaroj. En la pasintaj dek jaroj oni investis pli ol 400 milionojn da juanoj (10 juanoj=1 eŭro) por plibonigi la sistemon de akvo-ellaso, fajro-estingo, komunikado kaj rubo-traktado. Dank’ al tio la riveretoj apud stratoj en la urbo restas puraj kaj klaraj.

Kuriozaj buntaj ŝtonetoj

40% de la vojoj en la urbo estas pavimitaj per buntaj ŝtonetoj. Antaŭ nelonge la loka registaro riparigis la ŝtonetajn vojojn. Nian Jianwei, oficisto de la Lijiang-a registaro, diris, ke la buntaj ŝtonetoj ĝuas protektadon samkiel historiaj objektoj kaj havas ĉiu sian propran numeron, por ke ili estu remetitaj en la originalan lokon dum rekonstruado. Eĉ la cementa kaj tera vojoj estas pavimitaj per buntaj ŝtonetoj.

Jam delonge la loka registaro malpermesis aŭtomobilojn eniri en la urbon, kaj malofte oni povas vidi, ke la loĝantoj antaŭenpuŝas tie biciklon. Malpermeso al aŭto veturi en la urbo maloportunas la loĝantojn. Pro tio iuj transloĝiĝis ekster la urbon. Nun la serva centro de la urbo liveras senpagan hom-transportadon. Se loĝanto telefone petas helpon al la centro, oni helpas transporti la bezonaĵojn hejmen.

Delonga protektado

Fakte, antaŭlonge oni komencis protektadon al la urbo. De post 1951 la institucioj, armeoj kaj entreprenoj sin lokis en la urbo. Post lanĉo de ŝoseoj, institucioj sinsekve transloĝiĝis ekster la urbon kaj novaj kvartaloj estis konstruitaj en la urbo. En 1958 la loka registaro prezentis la projekton "konservi la antikvan urbeton kaj disvolvi la novan". Tio estis la unua paŝo de la protektado al Lijiang.

En 1986 la loka registaro decidis etendi la nove konstruitan orientan straton en la antikvan urbon. Informiĝinte pri tio, la tiama estraro de Yunnan-provinco tuj indikis, ke "oni nepre konservu la antikvan urbon." Je la fino de tiu ĉi jaro la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis, ke Lijiang estu historia kultura urbo ŝtatnivela, kaj reguloj estis faritaj por protektado al la urbo.

Prospera turismo

Laŭ statistiko la urbo akceptis en 2003 2 milionojn da turistoj.

La prospera turismo venigis diverslokajn komercistojn kaj reaperis viveco de la antikva urbo. Dekoj da butikoj pri juveloj kaj videoj ekvidiĝis surstrate de la urbo, sed post nelonge malaperis la butikoj kiuj malakordis kun karaktero de la urbo. Urb-oficisto de Lijiang diris: "La protektado al la urbo ne devas esti nur konforma nur al la turisma bezono." Nun promenante en la urbo oni vidas diversstilajn elegantajn bufedojn, tetrinkejojn kaj butikojn de metiartaĵoj.

Nokto-meze la krio de gardisto "Gardu kontraŭ fajro", akompanate de gongado sentigas, ke la tempo returnus al la pasinteco. Richard A. En gelhardt, konsilanto de la oficejo de azi-pacifika regiono de Unesko, kiu vizitas Lijiang du aŭ tri fojojn preskaŭ ĉiujare, diris: "Fruktojn donas la administrado de Lijiang, kaj ĝia historieco estas alte atentata."