Shiwei estas urbeto en nordo de la Aŭtonoma
Regiono de Interna Mongolio de Ĉinio, kaj najbaras al vilaĝo de
Rusio trans rivero, kaj la distanco inter ili estas nur 1 kilometro.
Starante ĉe la bordo de la rivero, oni povas klare vidi la vilaĝon
kaj montojn de Rusio.
Shiwei
estas unika rus-nacia subdistrikto en Ĉinio. En Shiwei vivas ĉefe
rus-nacianoj kaj mikssangaj posteuloj de rusoj kaj ĉinoj, kiuj okupas
63 procentojn de la tuta loĝantaro el 1800 homoj. En la fino de
la 19-a jarcento, rusaj nobeloj kaj komercistoj venis al Ĉinio por
ekspluati minejon aŭ komerci, kaj rusaj
kamparanoj transpasis la landlimon por falĉi herbojn kaj iom post
iom ili enloĝiĝis tie. Krome ankaŭ ĉinoj venis tien por sin okupi
per orekspluatado, arbohakado kaj ĉasado, kaj multaj gejunuloj de
Rusio kaj Ĉinio geedziĝis, kaj iom post iom formiĝis rusa nacio
en Ĉinio. En Shiwei, plejparto de maljunuloj povas flue paroli en
la rusa lingvo, kaj plejparto de la loĝantoj ankoraŭ konservas tradician
rusan kulturon kaj vivmanieron.
Karakterizaj
konstruaĵoj
La
ĉefa strato en Shiwei estas puraj kaj kvietaj, borderita de vicoj
da domoj de poŝtoficejo, kinejo kaj butikoj. Plejparto de la konstruaĵoj
de la urbeto estas apartaj domoj kun korto ĉirkaŭita per betulaj
trunktoj. En la korto estas stakoj da betulaj brulŝtipoj. En iliaj
domoj estas panbakejo kaj saŭno. Iliaj domoj estas konstruitaj el
arbotrunkoj kaj dum la konstruado, anstataŭ la najlojn oni uzas
lignajn kojnojn.
En vintro la temperaturo de Shiwei estas
30-40 celsiaj gradoj sub la nulo. Sed en iliaj lignaj domoj, la
temperaturo estas tre taŭga. En la pasinteco oni tegmentis sian
domon per ŝelo de betulo, nun oni uzas ladon por ne damaĝi arbojn,
kaj domoj kun lada tegmento estas ne nur belaj, sed ankaŭ likimunaj.
Panbakejo
estas alia karakterizaĵo de arkitekturo de la rusa nacio. La antaŭaj
panbakejoj similas al granda cementa urno, sed la pano bakita en
tia forno estas tre bongusta. Tie multaj familioj faras marmeladon
el sovaĝaj fruktoj. Kaj nun pano, kremo kaj marmelado ankoraŭ estas
ĉefaj manĝaĵoj de la tieaj popolanoj. Tiuj tri manĝaĵoj estas prezentataj
kiel ĉefaj manĝaĵoj preskaŭ en ĉiuj manĝejoj, kaj samtempe oni prezentas
ankaŭ rizon kaj nudelon.
Ekster la ĉefa ĉambro de la domo estas
saŭno konstruita el du tavoloj da ligna tabulo. Ŝvitbano estas nemankigebla
por la rusa nacio. Dum banado oni vipetas sin per betulaj vergoj.
Alta temperaturo de saŭno dilatas porojn de la korpo kaj komplete
forigas malpuraĵojn sur ĝi. Tie oni banas infanojn kiam ili estas
nur 1-monataj. Por bezono en vintro oni kolektas junajn branĉojn
de betulo jam en somero.
Tradicia
moro
Plejparto
de la rusoj tie ĉefe kredas je ortodoksa eklezio, kaj ankaŭ iuj
el ili kredas je Kristo. Krom la tradicia Printempa Festo, Pasko
estas la plej vivoplena festo. Dum tiu festo, oni kolektiĝas kun
amikoj kaj parencoj, kaj okazigas grandan varieteon en la vilaĝo.
En ilia vivo videblas kunfandiĝo de la ĉina kaj rusa kulturo.
En
la lastaj jaroj, Shiwei altiris multajn turistojn en- kaj eksterlandajn.
Turistoj povas gastloĝi en hejmo de la urbanoj. Tie oni povas gustumi
panon kun originala rusa gusto, acidan kukumon kaj kaviaron, trinki
azukian vinon faritan de la mastro, baniĝi en saŭno. En somero kaj
aŭtuno, la mastro kondukos vin kolekti sovaĝajn fruktojn kaj fungojn
sur monto, aŭ fiŝhoki ĉe rivero. Se oni venos en la Pasko, oni povas
kanti kaj danci kune kun lokanoj en akompano de akordiono.
|