Loĝado-programo de Hejmlanda Programo
de UN difinas, ke la normo de plej taŭga medio por homa loĝado en
la informa erao estas kvieteco, pliboniĝo kaj altanivelo. Laŭ klasifiko
de regiono, malsamaj lokoj devas havi malsamajn karakterizaĵojn
de resurso kaj formi diversajn modalojn. La normo de la averaĝa
areo por persono estas indiko de efektiva nivelo de loĝado. Sufiĉa
por persona loĝ-areo estas premiso por krei bonan ekologian medion.
Ekologia medio por homa loĝado emfazas uzon de resursoj kaj fueloj,
alte taksas harmonian kunekziston de homoj kaj naturo, priatentas
mediprotektadon kaj reutiligon de materialoj, kaj malmultigon de
forĵetaĵoj, praktikas medi-protektadan principon. Antikva urbeto
Shuhe en Yunnan-provinco, kun neĝaj montoj, riveroj, antikvaj domoj,
belaj kampoj kaj nacimalplimulta folkloro konformas al la normo
de Hejmlanda Programo de UN.
— La Red.
La urbeto Shuhe estas unu etendiĝinta
parto de antikva konstruaĵaro de Lijiang, konstruita en dinastioj
Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911). La distanco de la antikva
urbo Lijiang al Shuhe estas 4 kilometroj. Shuhe estas unu el la
plej fruaj loĝlokoj de nacimalplimulto naŝi-nacio en urbo Lijiang.
Kaj ĝi estas viva specimeno de transiro de agrikultura civilizacio
al komerca civilizacio de naŝioj.
La protektata areo de urbeto Shuhe kovras
unu kvadratan kilometron. Tie loĝas pli ol 3000 homoj de 1000 familioj.
La urbeto estas konstruita sur montdeklivoj, ĉirkaŭ foiro estas
radiantaj stratetoj. En la mezo de la urbeto estas kvadrata placo,
kien fluas fontoakvo el stratetoj. Shuhe inkluzivas 7 vilaĝojn kaj
havas multajn fontojn. Tie oni povas vidi neĝajn montojn, riverojn,
antikvajn domojn, kampojn kaj nacimalplimultan folkloron. La urbo
Lijiang, kiu estis metita en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj
de Unesko en 1997, inkludas vilaĝon Baisha, urbetojn Shuhe kaj Dayan.
En Shuhe, naŝi-nacio harmonie disvolviĝis
pro prospera te-komerco kaj pluraj kulturoj. La te-komercado aperis
kaj prosperis en Tang-dinastio antaŭ miljaroj. La vojo por komercistoj
atingis Lhasa de Tibeto. La sekvantaj dinastioj Song, Yuan, Ming
kaj Qing, Shuhe fariĝis unu el la kvar plej grandaj foiroj, kaj
grava poŝta stacio sur la vojo de komercistoj.
Rilata
artikolo:
Neforgesebla
pitoreskejo Lijiang
|