Wusuli-rivero estas landlima rivero
de Ĉinio kaj Rusio. Wusuli-rivero havas du branĉojn ĉe la supra
parto. La orienta fontas en Rusio, kaj la okcidenta fontas el Song'acha-
rivero en Ĉinio.
La totola longo de Wusuli-rivero estas
890 km kaj la totala areo de ĝia baseno — 187 mil kvadrataj kilometroj,
ĝia parto de 500 km estas landlimo de Ĉinio kaj Rusio kaj ĝia baseno
en Ĉinio areas 56.6 mil kvadratajn kilometrojn. La rivero estas
larĝa kaj ĝia fluo – malrapida. Laǔlonge de la rivero troviĝas multaj
havenoj kun bonaj kondiĉoj por navigado.
La baseno de la rivero estas fekunda kaj
abundas je arbaroj, sojfaboj, sorgoj, mineraloj kaj diversaj fiŝoj.
Grandaj salmoj estas originalaj fiŝoj de la rivero, el kiuj la plej
granda longas 4-5 metrojn kaj pezas 700-800 kilogramojn. Ilia nombro
estas mirinde granda en fiŝkapta tempo. Kroniko de Heilongjiang
notas: "Ĉiuaǔtune grandaj salmoj el maro kontraǔflue suprennaĝas
en la rivero. Ili estas tiel multaj, ke loĝantoj trapasas la riveron
sur ili." Ĉiujare Wusuli-rivero glaciiĝas dum 4 monatoj, kaj
tiam la rivero nenavigebla fariĝas vojo de sledoj, tamen oni povas
truigi ion sur la rivero por kapti fiŝojn.
Hutou
— grava urbeto en la supra baseno de Wusuli-rivero
La urbeto Hutou havas belan naturan pejzaĝon
kaj historiajn vidindaĵojn. En la urbeto troviĝas Guandi-Templo,
konstruita antaǔ pli ol 270 jaroj (1723-1736) dank' al monkontribuo
de kolektantoj de ginsengo. La traboj kaj kolonoj de la templo kun
bildoj kaj gravuraĵoj reflektas antikvecon de la templo. En Hutou
troviĝas ankaǔ subtera fortikaĵo, konstruita de ĉinaj laboruloj
sub premregado de la japana armeo en 1933. Post kiam japana registaro
deklaris sian senkondiĉan kapitulacon la 15-an de aǔgusto de la
jaro 1945, la japanaj trupoj garnizonantaj en Hutou persiste kontraǔbatalis.
Post intensa batalado, la sovetunia armeo okupis la urbeton Hutou
la 26-an de aǔgusto, kaj Hutou fariĝis la lasta batalejo de la Dua
Mondmilito. Post la milito, la loka registaro riparis restaĵon de
la subtera fortikaĵo kaj faris ĝin muzeo.
Je 4 kilometroj fore de Hutou estas Yueya-lago,
ĉe kiu prosperas primitivaj kaj kuriozaj plantoj kaj vivas diversaj
bestoj. En somero floras en la lago ĉarmaj nelumboj. En la 1990-aj
jaroj oni faris Hutou turisma loko, konstruis Ĉina-Japanan Amikan
Ĝardenon, Ŝtata Arbara Ĝardeno de Wusuli-rivero. Turistoj povas
ŝipveturis en la rivero kaj ĝui belan pejzaĝon laǔlonge de Wusuli-rivero.
Raohe
— grava haveno al Rusio
Raohe-gubernio en malsupra baseno de Wusuli-rivero
rigardas Rusion trans la rivero. En aprilo de 1989, Ĉinio sankciis,
ke Raohe-haveno estas ŝtata unuagrada dogana haveno al Rusio, kaj
en 1993 la haveno Raohe (Ĉinio)-Bikin (Rusio) oficiale malfermiĝis.
Raohe-haveno estas grava pordo de Ĉinio
al ekstrem-orienta regiono de Rusio, unika tervoja kaj dumvintra
transporta kaj unuagrada ŝtata pasaĝera kaj vara haveno.
La haveno per aǔtotramo transportas ĉarojn
kun varoj sen bezoni transŝarĝon. Tio ne nur ŝparas monon, sed ankaǔ
evitas damaĝon. 4-5 horoj sufiĉas por trapasi la havenon kaj atingi
Khabarovsk, tio estas granda avantaĝo por transportado de freŝaĵoj.
Oktobro estas la plej bela sezono de Wusuli-rivero.
Starante borde de la rivero oni rigardas malproksimen, kaj kolorriĉa
bildo vidiĝas: prujnmorditaj folioj estas aǔ ruĝaj aǔ flavaj, plaĝoj
punktas la riveron, akvobirdoj ŝvebas super la rivero, ombro de
montoj speguliĝas en la riverakvo.
Wusuli-rivero per sia vasta akvo kaj riĉaj
manĝaĵoj donas al birdoj bonan vivkondiĉon. Ardeoj kaj kormoraroj
grupe serĉas manĝaĵojn, ludante ĉe la rivero.
Wusuli-rivero estas unu el la plej malgrave
poluitaj riveroj de la mondo, sendube tio rezultas de mediprotektado
de la popoloj de Ĉinio kaj Rusio.
|