Unua paĝo >> Turismo >> Vidindaj lokoj


Kultura urbeto — Yangliuqing de Tianjin

de YAO ZHENG

La urbeto Yangliuqing (ĝia signifo estas "verdaj poploj kaj salikoj") situas en la okcidenta parto de municipo Tianjin en norda Ĉinio. La distanco inter ĝi kaj Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, estas 120 kilometroj. La novjaraj bildoj de Yangliuqing estas tre famaj kaj ŝatataj de la popolanoj de mil jaroj. Kune kun la verdaj poploj kaj salikoj, milde fluanta rivero kaj antikvaj novjaraj bildoj, tiu delikata urbeto ankoraŭ konservas sian originalan kulturon dum sia disvolviĝo.

Novjara bildo de Yangliuqing

La novjara bildo de Yangliuqing estas fama ksilografia novjara bildo de Ĉinio. Ĝi heredis la pentrartajn tradiciojn de Song-dinastio (960-1279) kaj Yuan-dinastio (1206-1368), kaj enprenis la ksilografion, metiarton kaj teatran kaj scenejan artojn de Ming-dinastio (1368-1644). Ĝi estas farita per polikromio de ksilografado kaj pentrado. La novjaraj bildoj de Yangliuqing estas brilkoloraj kaj belaj kaj havas bondeziran signifon kaj riĉajn temojn. En la historio de ĉina ksilografio, la novjaraj bildoj de Yangliuqing kaj tiuj de Taohuawu de Suzhou estas reprezentantoj de norda kaj suda Ĉinio en tiu kampo.

En Yangliuqing la produktado de novjaraj bildoj komenciĝis en la periodo de la lasta imperiestro de Ming-dinastio kaj prosperis antaŭ 1875, tiam plejparto de la familioj de Yangliuqing kaj ĝiaj ĉirkaŭaj vilaĝoj produktis novjarajn bildojn.

Por fari novjaran bildon, oni unue gravuras konturon sur lignoplato kaj poste presas ĝin sur papero per inko. Post trifoja presado en la sama maniero sed per diferencaj koloroj, oni pentre kolorigas la bildojn per plumoj. La novjaraj bildoj de Yangliuqing havas diversajn temojn kaj riĉajn enhavojn pri aktuala vivo, lokaj moroj kaj historiaj rakontoj. "Riĉeco" kaj "Longviveco" ne nur diskoniĝas inter la ĉinaj popolanoj, sed ankaŭ estas rigardataj de artistoj kaj kolektistoj de Ĉinio kaj aliaj landoj kiel valoraĵoj.

Nun, turistoj povas viziti farejojn de novjaraj bildoj de Yangliuqing. Tie ili povas ne nur koni la disvolvan historion de la novjaraj bildoj, sed ankaŭ propraokule vidi ilian produktadon.

Korto de Shi-familio — muzeo de Yangliuqing

Korto de Shi-familio estas malnova loĝejo de Shi Yuanshi, riĉa komercisto de Tianjin. Ĝi estis ekkonstruita en 1875. Post konstruado en ĉ. 50 jaroj, ĝi fariĝis granda loĝejo kun areo de pli ol 6 mil kvadrataj metroj, 15 kortetoj kaj 278 ĉambroj. En 1923, la korto de Shi-familio komencis velki pro transloĝiĝo de la mastro. En 1987, la loka registaro investis 5.6 milionojn da juanoj (ĉ. 7.8 juanoj = 1 usona dolaro) por ripari la korton. En 1992 ĉi tiu malfermiĝis kiel muzeo de Yangliuqing.

En la korto estas aksa linio — la longa kaj larĝa aleo. Irante laŭ la aleo, vi povas vidi kvin delikatajn arkadojn en diferencaj formoj, kaj de sudo al nordo la arkadoj fariĝas pli kaj pli altaj, tio signifas rangaltiĝon de la mastro. Ambaŭflanke de la aleo estas po kvin kortetoj. En la orientaj kortetoj estas interna kontoro, atendejo, kabineto kaj dormoĉambroj de familianoj, nun tie oni ekspozicias novjarajn bildojn de Yangliuqing, argilmodlaĵojn, lignoskulptaĵojn, brikoskulptaĵojn k.t.p. En la okcidentaj kortetoj estas granda salono, varma halo, scenejo kaj prapatra templo. Kompare kun tiuj de la orientaj kortetoj, la materialoj de konstruaĵoj de la okcidentaj estas pli luksaj kaj delikataj. En la korto kun granda salono estas granda ŝirmilo, kiu je 5 metroj super la tero povas ŝirmi kontraŭ vento kaj pluvo. La granda scenejo estas larĝa kaj luksa. Ĝi estas la plej granda scenejo en popola loĝejo en norda Ĉinio. 200 homoj povas kune spekti teatraĵon manĝante kaj trinkante, kaj multaj famuloj de pekina opero ludis tie.

Primora strato de Yangliuqing

La primora strato de Yangliuqing situas en la suda parto de la urbeto Yangliuqing. Ambaŭflanke de ĝi estas diferencaj konstruaĵoj en stilo de Qing-dinastio. Plejparto de ili estas du-etaĝaj domoj, kaj parto estas ter-etaĝaj kaj tri-etaĝaj. Ĉe la enirejo de la strato, vi povas vidi ŝtonan arkadon en antikva stilo. Ĉe la du flankoj de la strato estas scenejo kaj butikoj de stilo de Qing-dinastio. La areo de la strato estas ĉirkaŭ 1 hektaro.

Sin trovante en turisma regiono de la urbeto nun la primora strato jam fariĝis merkato sin okupanta pri antikva kulturo, turismo kaj komercado. Ĝi reaperigis la prosperecon de la antikva urbeto en Ming- kaj Qing-dinastioj.

En la Printempa Festo aŭ aliaj tradiciaj ĉinaj festoj, oni organizas jangge-dancon, aktivadon por diveni enigmojn skribitajn sur lanternoj kaj templan foiron.