Aktualajhoj Unua paĝo >> Turismo >> Vidindaj lokoj


Antikva urbo Pingyao dum la Printempa Festo

La Printempa Festo estas la plej solena kaj plej karakterizita tradicia festo de Ĉinio. Ĝi markas la finiĝon de la malnova jaro kaj komencon de la nova laŭ la luna ĉina kalendaro, kaj ankaŭ signifas adiaŭon al la malvarma vintro kaj bonvenigon al la vivplena printempo.

Kun alveno de la Printempa Festo aperas en la antikva urbo Pingyao de Shanxi-provinco, unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj, pli kaj pli densa etoso de la festo. Ruĝaj lanternoj, tradiciaj festivaloj, papertranĉaĵoj kaj tradiciaj operoj estas videblaj ĉie en la urbo kaj allogas ankaŭ multajn vizitantojn en- kaj eksterlandajn. Tie turistoj povas loĝi en familiaj hoteloj, sperti antikvajn tradiciajn morojn kaj pasigi la Printempan Feston kune kun lokanoj. Pingyao, kun originala trajto de la socio kaj popola vivo de antiva ĉina urbo estas ideala loko por sperti tradicion de la Printempa Festo de Ĉinio.

La pordego de la oficejo de la antikva registaro
de Pingyao
Lanternoj en la antikva urbo Pingyao
Lanternoj super strato
Infanoj en la festo
Farado de papertranĉaĵoj
Preparado de tradiciaj manĝaĵoj
Alilanda vizitanto en vestoj de Shanxi-a opero