Bosten, la plej granda enlanda dolĉakva
lago, al kiu mankas alirejo al la maro, areas 980 kvadratajn kilometrojn,
kaj ĉarmas meze de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtomona Regiono, Ĉinio.
La belaj pejzaĵoj de Bosten varias kun
alterno de la sezonoj. Somere en ĝi flosas fiŝboatoj kaj sin distras
fiŝoj, sur la ĉielo buntas nuboj. Aŭtune, fragmitoj ore flavas kaj
akvo smeraldas, diversaj birdoj ŝvebas sur la ĉielo. Vintre, kvieteco
regas surper la lago glaciiĝinta kiel spegulo.
Pri
Bosten cirkulas bela legendo: antaŭ tre tre longe, ĉi tie ne estis
lago, sed fekundis stepo. La tieaj paŝtistoj vivis kaj laboris en
paco kaj kontenteco. Estis paro da geamantoj. La knabo nomiĝis Bosten
kaj la knabino Gaja. Ili profunde amis unu la alian. Oni ne sciis
kiam, la Pluvodio vidis la belan Gaja, kaj volis preni ŝin kiel
sian edzinon. Gaja lin rifuzis. La Pluvodio koleriĝis kaj ĉesigis
pluvon jaron post jaro, tial la stepon trafis konstanta trosekeco.
Brava Bosten batalis kontraŭ la Pluvodio 81 tagojn, kaj finfine
lin venkis. Sed Bosten mortis de lacego. Gaja estis tiel malĝojega,
ke ŝi ne plu volis vivi. Fine Gaja mortis de aflikto, kaj ŝiaj larmoj
formis la lagon. Memore al ili, la tieaj paŝtistoj nomis la lagon
“Bosten”.
Turistoj
preferis ĝui belecon de la lago somere ol vintre, ĉar kompare kun
somere, Bosten estis iom silenta vintre. Tamen ĉi-vintre malsamis.
Por prosperigi turismon vintre ĉe la lago, la loka registaro instigis
entreprenojn al investado por la tiea turismado en vintro. Oni konstruis
tie sketejojn kaj skiejojn, okazigis feston de glacio kaj neĝo,
faris skultptaĵojn el glacio, aranĝis fiŝhokadon kaj aliajn aktivadojn
por altiri pli da turistoj al la loko.
Kun
ekfunkcio de la flughaveno Kuerle, plej proksima al la loko, multiĝas
turistoj al Bosten. La loka registaro plenamplekse disvolvas turismajn
riĉfontojn, por ke Bosten fariĝu turisma loko por eterne .
|