Aktualajhoj Unua paĝo >> Turismo >> Vidindaj lokoj


Nanxun, ĉarma antikva urbeto de Ĉinio

La urbeto Nanxun kun historio de 745 jaroj situas en Huzhou de Zhejiang, orienta Ĉinio. Ĝi estis unu el la lokoj, kie frue burĝonis la nacia kapitalismo, amasiĝis riĉuloj, prosperis ekonomio, aktivis komercistoj kaj elbakiĝis silkaĵ-komercistaro la plej granda en la moderna historio de Ĉinio. Krom modestaj popolaj moroj, buntas tie la kulturo.

Nanxun-anoj plejparte estas ne nur bonhavaj, sed ankaŭ influitaj de okcidentaj kulturoj pro tio ke multaj el ili studis aŭ komercis en Okcidento. Tial la loĝdomoj de la tieaj famuloj distingiĝas per sia arkitekturo enkorpiganta la trajtojn ĉinan kaj okcidentan. En la urbeto ankaŭ ordinaraj popolanoj loĝas en domoj ornamitaj per gravuraĵoj elegantaj kaj antikvecaj. Ĝenerale, antaŭ la

tieaj loĝdomoj fluas kanalo kun malgranda kajo preskaŭ antaŭ ĉiu pordo, kie oni lavas vestojn, legomojn, rizon ktp., kaj haltas preterpasantaj boatoj. Kompare kun akvovojoj, la tieaj stratoj borderitaj de altaj muroj estas tre mallarĝaj, iuj el ili povas trapasigi nur 2 homojn paralele.

La tieaj loĝdomoj kun blankaj muroj kaj bluaj tegmentoj ambaŭborde de malnovaj stratoj kaj arkaj pontoj super fluantaj riveretoj manifestas la longan historion kaj koloran kulturon de la urbeto. Ili bone akordas kun tieaj naturaj pejzaĝoj kaj formas ĉarman harmonian pentraĵon.