Heshun, unu el la 10 plej ĉarmaj antikvaj
urbetoj de Ĉinio, sidas je 4 kilometroj okcidente de la gubernio
Tengchong de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. En Heshun vivas
pli ol 6 mil loĝantoj.
Antikve vivis tie multaj altranguloj kaj
nobeloj. Tie naskiĝis ankaŭ grandaj herooj kontraŭ japanaj agresantoj
kaj nuntempa filozofo kun granda influo en Ĉinio, kia Ai Siqi. Pro
tio, ke la urbeto situas ĉe la antikva Suda Silka Vojo, multaj urbetanoj
komercas kun birmanoj kaj scias paroli en la birma lingvo. Elstaraj
talentuloj, kiaj Cun Yu kaj Li Zan, faris brilajn kontribuojn por
la kulturaj aferoj kaj diplomatio de la du landoj. Preskaŭ ĉiuj
familioj de Heshun havas anojn eksterlande, pro tio ĝi portas ankaŭ
la nomon “Hejmlando de elmigrintaj ĉinoj”.
La loĝdomoj de Heshun elspiras antikvajn
trajtojn. Ili, grandaj kaj imponaj, kun eleganteco kaj delikataj
desegnoj, plejparte konsistas el pordego, ĝardeno, vestiblo, ĉambroj
ktp. Ĉar la urbeton ĉirkaŭas vulkanoj, la tieaj konstruaĵoj estis
faritaj ĝenerale per vulkanaj rokoj, kun arkitekturo de Qing-dinastio
kaj tiu de Eŭropo.
|