La malgranda montvilaĝo Wuyuan troviĝas
en nordorienta Jiangxi-provinco, sudorienta Ĉinio. Rojo fluas ĉe
la enirejo de la vilaĝo kaj antikva strato etendiĝas tra la tuta
vilaĝo ĉirkaŭita de antikvaj kamforujoj kaj cinamujoj, el kiuj 32
jam aĝas 800-1300-jarojn. Ĝuste tiuj antikvaj arboj florantaj en
la tuta jaro evidentigis belecon kaj kvietecon de la antikva montvilaĝo.
La rojo ĉe Wuyuan silente murmuras kun akvo ĉiam klara.
La tieaj antikvaj loĝdomoj portas apartan
trajton propran al Anhui-arkitekturo, tion oni devas ŝuldi al aroj
da Anhui-aj komercistoj kaj oficistoj, kiuj tien enloĝiĝis en Ming-dinastio
(1368-1644).
La loĝdomoj kun bluaj brikoj kaj grizaj
tegoloj estis delikate ornamitaj interne. Sur la tegmentoj, pordoj,
fenestroj k.a. ĉarmas gravuritaj floroj, teatraj personoj, birdoj
kaj bestoj vivoveraj, kies antikveco kaj eleganteco perfekte enkorpigas
la Anhui-an kulturon enhavoriĉan. Wuyuan-anoj heredis la tradicion
de kunloĝado de samklananoj, kaj pro tio en la loko troviĝas nemalmultaj
klanaj temploj. La praula templo de Yu-klano kun areo de mil kvadrataj
metroj estas la plej granda en la regiono sude de Yangzi-rivero.
La 4 ŝtonaj kolonoj 8 metrojn altaj en la templo ravas ĉiujn vizitantojn.
La loĝdomoj de oficistaj kaj intelektulaj familioj kvankam ne tiel
majestas kiel tiuj de komercistoj el Anhui, tamen ili montras deteniĝeman
karakteron de antikvaj ĉinaj kleruloj.
En Wuyuan, ĉu ĝiaj monto kaj akvo ĉu ĝiaj
loĝdomoj, ĉiuj manifestas la tradician deteniĝemon kaj modestecon
de ĉinoj, kaj samtempe ĝuigas eternajn belecon kaj harmonion de
la loko post multaj ŝanĝiĝoj.
Materialoj:
I. Itineroj proponitaj:
La orienta itinero: la urbeto Ziyang →
Likeng → Jiangwan → la templo de la familio Yu → Wangkou → Xiaoqi
→ Jiangling.
La norda itinero: la urbeto Ziyang → Yancun-vilaĝo
→ Sixi → la ponto Kolora Arko → la valo Kuŝanta Drako → Lingyan.
La okcidenta itinero: la urbeto Ziyang
→ la Yantian-a Ĝardeno de Antikvaj Kamforujoj → la monto Wengong
→ la Lago de Ambirdoj ktp.
II. Ideala periodo por turismado:
Wuyuan kun malvarmeta kaj humida klimato
kaj kvar distingiĝaj sezonoj estas vizitebla en la tuta jaro. Sed
printempo estas la plej bona sezono por turismado, precipe en aprilo
la montoj plenas de ruĝaj rododendroj, verdaj tearboj kaj orflavaj
kolzfloroj, kiuj kun la blutegmentitaj domoj formas belan pejzaĝon.
|