Unua paĝo >> Turismo >> Vidindaj lokoj


Zhouzhuang, urbeto ĉirkaŭita de akvoj

de ZUO YAN

Zhouzhuang situas en Kunshan de Jiangsu-provinco, 60 kilometrojn okcidente de Ŝanhajo. Ĝi estas antikva urbeto kun historio de 900 jaroj. Dank' al multaj riveroj kiel natura remparo, la urbeto restis en sekura distanco fore de militoj en multaj dinastioj kaj konservis la originan aspekton de la arkitekturaĵoj. En la urbeto estas cento da malnovaj domoj, kaj duono el ili estis konstruita antaŭ minimume cent kaj eĉ kelkcent jaroj. Zhouzhuang atribuas sian famiĝon ankaŭ al la pentraĵo “Rememore al Duobla Ponto”, verko de ĉina fama pentristo Chen Yifei. Duobla Ponto estas antikva ponto de Zhouzhuang. En 1999 la urbeto estis enskribita en rezervan liston de mondaj kulturaj heredaĵoj de Unesko, kaj en la sekvanta jaro ĝi estis titolita kiel “Internacia Modela Ekzemplo de Plibonigo de Loĝmedio”.

Antikvaj pontoj en Zhouzhuang

Sur la riveroj en la urbeto sidas 24 ŝtonaj pontoj, 10 el ili aĝas cent aŭ kelkcent jarojn. La riveroj estas borderitaj de stratetoj ambaŭflanke, kaj la stratetoj interligiĝas per pontoj sur la riveroj. Ĉiuj riveroj kaj pontoj en la urbeto havas interesajn rakontojn.

Duobla Ponto en la urbeto ĝuas plej grandan famon. Ĝi konsistas el du pontoj. La unua, malpli granda, kuŝas sude-norden, kaj la alia, pli granda, oriente-okcidenten. Krome, ankaŭ la aliaj pontoj Taiping, Waipo kaj Fu'an estas originalaj en la formo. Tiuj pontoj interligas ĉiujn partojn de la urbeto.

Loĝdomoj en la urbeto

La domoj en la urbeto estas dividitaj en du kategoriojn. Tiuj de la unua estas loĝejoj por ordinaraj homoj. Ili estas aŭ malnovaj, aŭ konstruitaj antaŭ nelonge. Malantaŭ la domoj fluas rivero kaj antaŭ ili sterniĝas strateto. La teretaĝoj servas kiel butikoj kaj la supraj etaĝoj kiel loĝejoj. La malnovaj domoj estas konstruitaj senescepte el grizaj brikoj kaj ligno. La interspacoj de la domoj estas tre malgrandaj.

La urbanoj vivas en bela medio plena de kvieteco kaj harmonio.

Domoj de la dua kategorio estas malnovaj loĝejoj de familioj riĉaj en la historio. Ekzemple tiu de familio Shen.

Tiu domo estis konstruita de posteuloj de ShenWanshan en la jaro 1742. Shen Wanshan estis la plej granda riĉulo siatempe en Yangzi-delto. La domo konsistas el 7 kortoj kun pli ol 100 ĉambroj. Ĝia fronta pordo rigardas al la okcidento. En la ĉambroj estas mebloj el palisandro. En la vestibla halo alte pendas ligna tabulo kun skribo de Zhang Chun, kiu gajnis la unuan lokon en la ŝtata ekzameno antaŭ 100 jaroj. Ĉiuj kortoj estas interligitaj per koridoroj.

La halo altas 6 metrojn kaj havas multajn brikajn gravuraĵojn temantajn pri personoj, bestoj, arkitekturaĵoj kaj scenoj el teatraĵoj. La dikaj kolonoj en la halo estas delikate gravuritaj je drakoj, gruoj kaj mitaj bestoj.

Frandaĵoj de Zhouzhuang

Vizitante Zhouzhuang, la turistoj nepre devas gustumi la frandaĵon porkofemuraĵo Wansanti. Tiu ĉi frandaĵo estis kutima plado, per kiu Shen Wansan regalis gastojn. Kaj nun la plado estas kutima mangaĵo de la urbanoj en festoj kaj nupto. Oni prenas ne grasan nek magran femuron de posta piedo de porko kaj kuiras ĝin kun diversaj spicoj en granda fajenca poto per delikata fajro. Kuirado daŭras tutan tagnokton.

Alia fama plado de la loko estas supo el perĉo kaj junaj folioj de akvoŝildo (akva vegetalo kun folio en formo de ŝildo). Perĉo de la loko havas delikatan karnon.

Beleco de Zhouzhuang kuŝas en senornameco kaj natureco, en harmonia kunekzisto de la homoj kaj naturo. La atmosfero kaj kulturo de la loko estas netroveblaj en grandaj urboj.