Unua paĝo >> Turismo >> Vidindaj lokoj


Natura ekologia antikva vilaĝo Guodong

de YU WEI

La nomata vilaĝo, kun muro ĉe la enirejo, sidas profunde en la sino de Longshan-monto de Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio. Tie prosperas primitiva arbaro sur areo de cent hektaroj.

La vilaĝo dotita per supera natura ekologia medio estas pitoreska. Ĉie en la vilaĝo videblas antikvaj restaĵoj el Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1644, 1644-1911). Pagodo, ponto, kiosko, familia templo, loĝejoj, putoj, basenoj, muro, arkado, vojetoj, arboj… ĉio en la vilaĝo portas antikvan guston.

Historio de la vilaĝo

Plejparto de la tieaj familioj portas la familian nomon He. Genealogia registro de la familio He montras, ke en 1341 He Shouzhi venis al la vilaĝo por viziti sian patrinflankan avinon. Kiam li trovis, ke la vilaĝo estas tre pitoreska, li intencis transloĝiĝi al la loko opiniante, ke tie la montaro ne estas profunda, sed riĉa je bambuoj kaj arboj, kaj abunda je akvo — jen loko por eterna prospero de familio. Post aprobo de la avo kaj gepatroj, li forlasis sian imponan mandarenan domon en vigloplena urbo kaj transloĝiĝis al Guodong. En la sekvantaj 600 jaroj la familio He vere prosperis kaj nombras nun pli ol 2000 membrojn.

Aofeng-pagodo kaj Huilong-ponto

Ĉe la enirejo de la vilaĝo staras pagodo Aofeng, konstruita en 1778. Sur la pagodo oni povas havi belan panoramon el ondanta montaro, ŝvebanta nubmaro, lirlanta rojo similanta al fajna jada zono inkrustita en smeralda montaro.

Huilong-ponto, konstruita en 1341, portas la nomon Shihong (Esperante: ŝtona ĉielarko). Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo en la vilaĝo.

Popolaj loĝejoj

Guodong-vilaĝo konsistas el du partoj — Guoshang kaj Guoxia. En Guoxia estas 53 antikvaj domoj kun 371 ĉambroj konstruitaj en Ming- kaj Qing-dinastioj, kaj tri kvinonoj de la vilaĝanoj loĝas en tiuj antikvaj domoj el nigraj brikoj kaj tegoloj.

En la vilaĝo estas “Nova Domo” konstruita en 1628. Ĝi, tipa reprezentanto de domoj de la vilaĝo, havas tri kortojn kaj 30 ĉambrojn. La altaj firstoj montras imponecon. La fenestroklapoj de ĉiu ĉambro havas malsamajn lignajn gravuraĵojn. La delikataj gravuraĵoj montris ne nur la riĉecon kaj klerecon de la mastro de la domo, sed ankaŭ rafinitan teknologion kaj kreivon de la ĉarpentistoj kaj masonistoj.

Akvoelfluejo

La plej elita pitoreskejo en Guodong-vilaĝo estas Akvoelfluejo nemalproksime for de enirejo de la vilaĝo, kie elfluado de la rojo estas rigore superregata. La rojo trafluas sub Huilong-ponto. Irinte mallongan distancon de la ponto oni venas al malgranda kvadrata templo el du kortetoj. Kaj la ponto kaj la templo estas ne grandaj. La kvadrata templo kaj ronda ponto konsistigas harmonian tuton.

Akvoelfluejo devas havi larĝan enirejon por akvo kaj hermetike fermeblan elirejon. En antikveco la homoj rigardis akvon simbolo de riĉaĵoj kaj feliĉo, ege zorgis la lokalizon kaj konstruadon de akvoelfluejo, opiniante ke akvoelfluejo estas aŭspicia loko por la vilaĝo, kaj kutime emis konstrui ponton kaj templon ĉe la akvoelfluejo kaj planti multe da arboj ĉirkaŭe.

La Akvoelfluejo de Guodong formas kune kun la ĉirkaŭaj naturaj vidaĵoj kaj homaj arkitekturaĵoj.

Familia templo de He

Meze de la vilaĝo estas familia templo de He, tipa konstruaĵo de Guodong, preskaŭ sendifekta. La templo konstruita en 1609 konsistas el portalo, scenejo, halo kaj flankaj ĉambraroj. Ĝi funkciis kiel loko por publikaj aktivadoj de la vilaĝo. Estas tre alta, hela kaj vasta la halo kun strukturo scienca kaj dekorado senluksa. La plej bela kaj elstara estas la scenejo en la centro de la templo, kun ornamaĵoj okulfrapaj kaj akustiko scienca. En la templo pendas pli ol 40 honoraj tabuloj donacitaj de altanguloj al eminentuloj de la vilaĝo. La familia templo de He estas plena manifestiĝo de antikva kulturo de Guodong.

Primitiva arbaro de Longshan-monto

La primitiva arbaro kun areo de pli ol 100 hektaroj situas en la altitudo de 390 metroj. Ĝi estas tre malofta primitiva arbaro en la mezo de Zhejiang-provinco. Meznombra aĝo de la arboj superas 600 jarojn kaj la plaj maljunaj arboj aĝas mil jarojn. En la arbaro kreskas ankaŭ arboj de unuagradaj raraj specioj. Plejparto de la arboj estas ĉiamverdaj kaj tie oni ĉiam povas aŭdi pepadon de birdoj kaj vidas diversajn sovaĝajn bestojn. Krome en la arbaro kreskas multaj specoj da drogherboj. Post pluvo delikata nebulo vualas Longshan-monton, formante mirindan scenon.