Unua paĝo >> Turismo >> Vidindaj lokoj


Nove elektitaj dek famaj montoj de Ĉinio (I)

de ZUO YAN

Finiĝis en oktobro 2005 la baloto por “Plej belaj lokoj en Ĉinio”, iniciatita de la redakcio de Ĉina Nacia Geografio kaj daŭrinta 8 monatojn. Inter la elektitaj plej belaj famaj montoj de Ĉinio estas tiuj ne tre konataj aŭ eĉ tute fremdaj por ĉinoj, ekz. monto Gonggar en Sichuan-provinco, montpintoj Namjagbarwa en Tibeto kaj Qogir en Xinjiang.

La normo por elektiteco estas jene: Ĝi devas havi specialan valoron por vizito, tipan karakterizaĵon de la responda topografio, altan sciencan kaj homkulturan valorojn, relativan altecon de pli ol mil metroj, sufiĉajn nombrojn kaj proprajn karakterizaĵojn de vertikalaj naturaj zonoj, kaj krome ne esti tro ekspluatita de la homaro.

Montpinto Namjagbarwa

La montpinto Namjagbarwa, 7782 metrojn super la marnivelo, kuŝas en la gubernioj Milin, Linzhi kaj Medog en Tibeto. Ĝi estas la 15-a alta monto en la mondo. La unuaj 14 montoj ĉiuj superas 8000 metrojn.

Pro la komplika geologia strukturo la monto estis “virga” dum longa tempo, ke la tieaj montpintoj estas tre apikaj, tertremo kaj lavango oftaj. Sed finfine ĉinaj kaj japanaj alpistoj surgrimpis la pinton en la 30-a de oktobro 1992.

Plej taŭga sezono por turismo:

Aŭtono estas la plej taŭga sezono por vizitado.

Trafiko kaj loĝado:

La totala distanco de Lhasa al la kampadejo 3512 metrojn super la marnivelo estas 588 kilometroj.

Por atingi la pinton oni bezonas piediri 8-10 tagojn. Oni povas peti lokanojn porti pakaĵojn. Tie troviĝas pasloĝejoj.

Monto Gonggar

La pitoreska monto Gonggar kun areo de 10 mil kvadrataj kilometroj troviĝas en la Ganjig-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco en okcidenta parto de Sichuan-provinco. Ĝia ĉefa montpinto 7556 metrojn super la marnivelo estas la plej alta en Sichuan-provinco. Ĉirkaŭ ĝi staras 145 glacimontoj 5-6 mil metrojn super la marnivelo.

Gonggar estas fame konata per glaciriveroj. Piede de la monto estas 159 modernaj glaciriveroj kun la totala areo de pli ol 390 kvadrataj kilometroj. La glacio de iuj el ili dikas 150-300 metrojn. Pro koruptado de la gluciriveroj la kruta montpinto fariĝis piramidformaj.

En la monto Gonggar estas monaĥejoj de tibeta budhismo. La turistoj povas koni interesan vivmanieron de Tibet- kaj Ji-nacianoj.

Plej taŭga sezono por turismo:

Majo kaj junio estas la plej taŭga periodo por vizitado, ĉar tiam la temperaturo estas tre taŭga por vojaĝo kaj pluvo ne ofta.

Trafiko:

Funkcias speciala buso de Kangding al Gonggar. Piede de la monto estas telfero por veturigi la turistojn al la montpinto. Kosto estas 160 juanoj (ĉ. 16 eŭroj).

Loĝado:

En urbeto Moxi troviĝas pasloĝejoj.

Ĉomolangma

Ĉomolangma 8844.43 metrojn super la marnivelo estas la plej alta pinto de Himalajo kaj ankaŭ plej alta en la mondo. Ĉomolangma signifanta en la tibeta lingvo “sanktan dipatrinon” staras sur la orienta landlimo inter Ĉinio kaj Nepalo. Ĝia norda deklivo troviĝas en Tibeto, kaj la suda en Nepalo. La monto estas en formo de piramido. La altitudo de neĝlinio de la norda deklivo estas 5800-6200 metroj kaj tiu de la suda estas 5500-6100. Inter monteĝoj nordorienta, sudorienta kaj okcidenta estas tri apikaj krutaĵoj, kaj inter la monteĝoj kaj krutaĵoj etendiĝas 548 kontinentaj glaciriveroj kun totala aero de 1457.07 kvadrataj kilometroj. Inter ili estas 15 montaj glaciriveroj, kies totala areo superas 10 kvadratajn kilometrojn. La plej granda glacirivero longas 26 kilometrojn. Ĝia averaĝa dikeco estas 120 metroj kaj la plej granda dikeco superas 300 metrojn.

Ĉomolangma allogas multajn esploristojn kaj alpistojn de la mondo. Ekde la dudekaj jaroj de la 19-a jarcento multaj landoj sendis al ĝi homojn por fari esploradon kaj grimpadon. En 1953 alpistoj unuafoje surgrimpis ĝin laŭ la suda deklivo. En 1960 ĉinaj alpistoj sukcese surgrimpis ĝin laŭ la norda deklivo.

Plej taŭga sezono por turismo:

Aprilo, majo kaj junio estas la plej taŭga periodo por vizitado.

Trafiko:

En 1980 la flanko de Ĉomolangma en Ĉinio oficiale malfermiĝis al la eksterlando. Oni povas veturi de Lhasa al la kampadejo. La totala distanco estas 750 kilometroj. Oni ankaŭ povas veturi de Zham ĉe landlimo inter Ĉinio kaj Nepalo al la kampadejo. La totala distanco estas 350 kilometroj.

Loĝado:

Proksime de la kampadejo estas Rongbu-templo por pasloĝi. Se oni kunportas ekipaĵon por kampado, ili povas loĝi en la kampadejo de Ĉomolangma, sed ili bezonas mem solvi problemon de manĝado.

Neĝa monto Moirig

La neĝa monto Moirig sidas sur la limo inter Deqen-gubernio de la Deqen-a Tibet-nacia Aŭtonoma regiono de Yunnan-provinco kaj Zayu-gubernio en Tibeto, 849 kilometrojn distance de Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco. La monto troviĝas en la regiono, kiun paralele trafluas la riveroj Jinsha, Lancang kaj Nujiang. Averaĝa altitudo de 13 montpintoj de Moirig superas 6 mil metrojn. La ĉefa montopinto Kagbo 6740 metrojn super la marnivelo estas la unua alta montpinto de Yunnan-provinco.

Moirig estas fame konata en la mondo pro sia grandiozeco kaj mistero. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento oni jam laŭdis, ke Kagbo estas la plej bela montpinto en la mondo. Ĉina-japana alpista grupo trifoje surgrimpis ĝin, sed ne sukcesis atingi la supron. Piede de la monto multas kavaj glaciriveroj kaj glaciriveroj. Tie troviĝas ankaŭ temploj respektoplene frekventataj de tibetanoj. Tibetanoj el diversaj regionoj de Ĉinio alvenas ĉiu-jare por kulti.

Plej taŭga sezono por turismo:

De januaro ĝis majo estas plej taŭga por vizitado. Estas facile vidi la neĝan monton ĉe sunleviĝo.

Trafiko:

En Deqen-gubernio estas ŝoseo al Moirig, kaj la veturado bezonas 2 horojn.

Loĝado:

En Deqen-gubernio estas gastejoj, pago malgranda.

Huangshan-monto

Huangshan-monto staras en la urbo Huangshan en suda Anhui-provinco en meza Ĉinio. Ĝi kun areo de 1200 kvadrataj kilometroj estas unu el la plej famaj pitoreskaj montoj en Ĉinio.

La monto estas admirata de turistoj pro eksterordinaraj pinoj, strangformaj rokoj, nubaroj kaj termofontoj. Ĝi konsistas el 72 montoj. Ĝiaj tri ĉefaj montpintoj Tiandu, Lianhua kaj Guangmingding altas pli ol 1800 metrojn super la marnivelo.

En Huangshan ofte ŝvebas nubaro simila al ondanta maro. Homoj vizitintaj ĝin opinias, ke por apreci la plej belan pejzaĝon oni devas surgrimpi Huangshan-monton.

Plej taŭga sezono por turismo:

Ĉiu sezono estas taŭga por vizitado. Sed la periodo de marto ĝis novembro estas pli konsilinda. Somere, speciale en julio kaj aŭgusto, vizitantoj estas plej multaj.

Trafiko kaj loĝado:

Funkcias busoj, trajnoj kaj aviadiloj de Ŝanhajo, Hangzhou, Hefei, Nankino kaj aliaj urboj al la monto. Estas tre oportune por loĝi.