Tri
Sanktaj Montoj Daŭĉeng
Tri
Sanktaj Montoj Daŭĉeng kuŝas sudokcidente de Sichuan-provinco en
sudokcidenta Ĉinio. Kun totala areo de pli ol mil kvadrataj kilometroj,
la tri neĝkovritaj montoj estas tute sendependaj, sed en proksima
distanco. La norda monto altas je 6032 metroj super la marnivelo,
la suda kaj la orienta je 5958 metroj super la marnivelo. Ĉirkaŭ
ili staras pli ol 30 grandaj kaj malgrandaj montoj kun malsamaj
aspektoj. Antaŭ ili smeraldas lagoj kaj prosperas marĉaj herbejoj.
Neĝkovritaj montoj, apikaj krutaĵoj, lagoj, glaciriveroj, herbejoj,
arbaroj kaj riveretoj komponis por ni kvietan kaj serenan medion.
Tiuj ĉi tri neĝmontoj okupas la 11-an
lokon inter la 24 budaismaj sanktejoj de la mondo. En la 8-a jc.
majstro Padmasambhava de Hindio konsekris ilin por Avalokiteŝvaro,
Manjusri kaj Vajro (tri bodisatvoj de Budaismo). Pro tio, la tri
montoj famiĝis en Tibeto.
Plej
taŭga sezono por turismo:
Majo, junio, septembro kaj oktobro.
Trafiko
Funkcias regulaj busoj de Chengdu, ĉefurbo
de Sichuan-provinco, al Tri Sanktaj Montoj Daŭĉeng.
Loĝado
Oni povas kunporti tendon aŭ gastloĝi
ĉe lokanoj.
Monto
Ĉogir
La
monto Ĉogir staras meze de Karakorum-montaro en la Xinjiang-a Ujgura
Aŭtonoma Regiono. Ĉogir signifas “Grandiozan Monton” en la taĝika
lingvo. Kun alteco de 8611 metroj super la marnivelo, ĝi estas la
dua alta monto en la mondo post Ĉomolangma. Alilandanoj nomas ĝin
“K2”. La internacia alpista rondo ĝenerale opinias, ke ĝi estas
unu el la montoj plej malfacile grimpeblaj.
Ĉogir havas 6 ĉefajn monteĝojn, inter
ili estas la ĉefa monteĝo de Karakorum-montaro, ĝi etendiĝas de
nordokcidente sudorienten, kaj funkcias kiel landlimo de Ĉinio kaj
Pakistano. Ĝia supro en formo de piramido estas tre apika kaj ĝiaj
krutaj deklivoj estas plenaj de postsignoj de lavango. Ĝia supro
estas giganta glacio deklivanta iom post iom de nordo al sudo. Kun
meznombra kruteco de pli ol 45 gradoj, la norda parto ŝajnas esti
tranĉita per hakilo aŭ glavo. De la norda ĉefstabejo ĝis la montosupro,
la vertikala distanco estas 4700 metroj. Laŭ tio, Ĉogir estas monto
kun plej granda vertikata alteco inter la montoj kun alteco de pli
ol 8000 metroj en la mondo.
Plej
taŭga sezono por turismo
Majo kaj junio estas taŭga periodo por
eniro en la monton kaj julio, aŭgusto kaj septembro — por montogrimpado.
Trafiko
La vojo al Ĉogir estas la plej longa inter
tiuj de montoj en Ĉinio malfermaj al turismo. Por atingi ĉefstabejon
de Ĉogir, oni devas veturi Kargilik (Yecheng), laŭ la Xinjiang-Tibeta
Ŝoseo, 25 km sur simpla vojo kaj ankoraŭ 90 km...
Manĝado
kaj loĝado
La vizitantoj devas kunporti kun si manĝaĵojn
kun multaj kalorioj. Kaj tie estas nur tendoj por tranoktado.
Monto
Kangĵinboĉe
En
Ngari de Tibeto staras monto kun alteco de 6714 metroj super la
marnievlo — Kangĵinboĉe — la plej alta montpinto de la mondfama
monto Kangdese.
Kangĵinboĉe signifas “Paradizo de Ŝivao”
en la sanskrito kaj “Monto de Dio” en la tibeta lingvo. Ĝia meza
parto estas granda plato en helruĝa koloro kaj kun la rando en formo
de hundaj dentoj, serioze efloreskinta pro korodado de glacio kaj
neĝo. Sur la plato estas ronda sulko. La pinto de Kangĵinboĉe estas
kovrita de neĝo kaj vualita de nubo ofte, pro tio estas malfacile
vidi ĝian veran aspekton.
Venadas pilgrimantoj el Hindio, Nepalo,
Bhutano, kaj tibeto-naciaj regionoj de Ĉinio. La vizitantoj plejparte
piediras ĉirkaŭ la montpinto. Ĝis nun neniu grimpis la monton.
Trafiko
De Kaŝgar oni veturas suden laŭ la Xinjiang-Tibeta
Ŝoseo al Kargilik (Yecheng). Veturado de Kargilik (Yecheng) ĝis
Shiquanhe bezonas 3 tagojn. Kaj de tie oni daŭrigas la veturadon
al Kangĵinboĉe.
Taishan-monto
Taishan-monto
situas meze de Shandong-provinco en orienta Ĉinio. Ĝia totala areo
estas 426 kvadrataj kilometroj kaj ĝia plej alta pinto - 1545 metroj
super la marnivelo. De antikveco Taishan-monto estas unu el la famaj
montoj de Ĉinio.
Kun la plej alta pinto kiel centro, Taishan-monto
integris vidindaĵoj naturajn kaj kulturajn. Ĝi estis enlistigita
de Unesko kiel Monda Natura kaj Kultura Heredaĵo. Taishan-monto
estas impona kaj grandioza. Ĝia suda deklivo estas kruta. En la
pitoreskejo de Taishan-monto troviĝas 156 montpintoj, 72 kavernoj,
130 rojoj, 64 akvofaloj kaj 58 temploj.
Kun la duonhumida musona klimato de moderklimata
zono, Taishan-monto havas evidentan vertikalan ŝanĝiĝon de klimato:
ĉe ĝia piedo estas subvarma klimato kaj ĉe ĝia supro – mezvarma.
Plej
taŭga sezono por turismo
La plej taŭga periodo por viziti Taishan-monton
estas de aprilo ĝis novembro, kaj aŭtuno estas plej taŭga por apreci
sunleviĝon.
Trafiko
kaj loĝado
Inter Pekino, Ŝanhajo kaj Taishan-monto
funkcias fervojo kaj aŭtobusoj.
Emei-monto
Emei-monto
estas unu el la kvar famaj budaismaj montoj de Ĉinio, kaj la aliaj
estas Wutai-monto en Shanxi-provinco, Jiuhua-monto de Anhui-provinco
kaj Putuo-monto de Zhejiang-provinco. Emei-monto kuŝas ĉe la sudokcidenta
parto de Sichuan-baseno de Sichuan-provinco. Ĝia ĉefa vidindejo
areas 154 kvadratajn kilometrojn. Ĝia ĉefa montpinto Jinding altas
3075 metrojn kaj ĝia plej alta montpinto Wanfo - 3099 metrojn. En
la 6-a de decembro, 1996, ĝi estis enmetita en la Liston de Mondaj
Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.
Emei-monto, antikva kaj mistera imponas,
grandiozas kaj belas. Ĝi renomiĝis en la mondo pro siaj natura beleco,
budaisma kulturo kun longa historio, riĉaj flaŭro kaj faŭno, originalaj
karakterizaĵoj de geologioj kaj topografio de pluraj historiaj epokoj.
Plej
taŭga sezono por turismo
Printempo kaj aŭtuno estas la plej taŭgaj
sezonoj por vizitado, tiam la vetero estas agrabla.
Trafiko
kaj loĝado
Trafiko al Emei-Monton estas tre facila
dank’ al reto da fervojoj, ŝoseoj, akvovojoj kaj aerlinioj.
Estas pli ol 10 hoteloj en la urbo Emeishan.
Iliaj bonaj instalaĵoj kaj servoj kotentigos turistojn. Krome, malmultekostaj
gastejoj funkciigataj de lokanoj en la centro de la vidindejo estas
sekuraj kaj malmultekostaj.
|