Sanqing-monto situas en nordorienta
Jiangxi-provinco kaj ĝia ĉefa montpinto altas 1817 metrojn super
marnivelo. Dum la multfojaj terkrustaj movadoj, la plej aktiva estis
la movego de faltado kaj magmo de Hindoĉinia-Yanshan. Tio formis
la groteskan spektaklon de Sanqing-monto, kiu havas altan aprecan
kaj studan valorojn. La monto en subtropika zono portas tamen karakterizaĵojn
de altituda klimato. La jara averaĝa temperaturo estas 10-12°C,
21.8°C en junio, kaj la jara averaĝa pluvkvanto estas 2000 mm. La
pejzaĝoj de Sanqing-monto estas belegaj en kvar sezonoj, precipe
la kaprica nebulo. Ĉar la monto estas ĉirkaŭita de lagoj, ili liveras
sufiĉe da vaporo por formi nebulon. La klimato estas humida kaj
abunda je pluvo, la akvo facile vaporiĝas kaj fariĝas nebulo saturanta
la valojn. Pro ke la monto estas altega kaj temperaturo malalta,
valoj estas multaj, estiĝas diversformaj nuboj en diversaj veteroj.
La plej apartaj estas "Akvofala Nubo", "Nubomaro"
kaj "Ŝtupara Nubo". La perfekta kombinado de nuboj kaj
la monto formas vivajn scenojn de nubomaro.
La pitoreskejoj de Sanqing-monto areas
220 kvadratajn kilometrojn kaj la centra pitoreskejo etendiĝas 71
kvadratajn kilometrojn kun abundo da montpintoj kaj ŝtonoj en interesaj
formoj, "budho en lumo" (miraĝa fenomeno), oldaj arboj,
akvofaloj, taismaj temploj kaj ŝtonaj skupltaĵoj kaj gravuraĵoj.
|