Unua paĝo >> Turismo >> Vidindaj lokoj


Bela Lijiang-rivero

de ZUO YAN

Lijiang-rivero longa je 437 kilometroj fontas norde de Guilin de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. Inter Guilin kaj Yangshuo estas la plej bela parto de la rivero.

Ambaŭborde de tiu ĉi parto de la rivero staras diversformaj montpintoj. Sur la bordoj ĉiam verdas bambuoj, kaj fiŝboatoj navigas en ombroj de montpintoj reflektataj en la rivero.

La rivero inter la urboparto de Guilin kaj Huangniuxia estas la unua bela parto. Ŝipveturante laŭ la rivero turistoj unue vidas tri apikajn montpintojn. Dekstre staras Monto Elefanta Rostro, vere simila al elefanto trinkanta akvon ĉe la bordo. Maldekstre estas Chuanshan-monto kun trairebla truego en la montosupro. Kontraŭ Chuanshan-monto estas Douji-monto simila al du kokoj pretaj al luktado. Veturante daŭre, oni vidas montpintojn Pagodo, Ŝipo kaj Botelo.

Pli antaŭen, maldekstre de la rivero estas Dayu, unu el la kvar antikvaj urbetoj de Guangxi. En ĝi estas templo de Liu Bang, fondinto kaj imperiestro de Han-dinastio (256-195 a.K. sur la trono), Ponto Longviveco kaj similaj antikvaj konstruaĵoj.

La riverparto inter Huangniuxia kaj la vilaĝo Akvofalo estas regiono de tipa karsta topografio en nordorienta Guangxi. La rivero fluas inter montoj kaj formas valan pejzaĝon la plej ĉarman de Lijiang-rivero.

Monto Pikturo kun apika krutaĵo staras vizaĝe al la rivero. Pro longatempa eroziado la roko de la monto havas sur si plurajn evidentajn tavolojn. La vejnoj kaj koloroj helaj kaj malhelaj de la roko formas sur si naŭ diverspozajn ĉevalojn starantajn, kuŝantajn, galopantajn, saltantajn, trinkantajn riverakvon aŭ henantajn al la ĉielo.

Deturniĝinte de la Monto Pikturo al la plaĝo Flava Tolo, oni vidas torentan fluon kaj kuriozajn rokojn. Funde de la rivero kuŝas giganta ŝtono pale flava. Sub la klara kaj smeralda riverakvo ĝi similas al flava tolo, kaj pro tio ĝi ricevis la nomon. Ĉe la dekstra bordo de la rivero, sep kuriozaj montpintoj staras unu apud alia.

Xingping, alia antikva urbeto borde de Lijiang-rivero, havas longan historion. Tie, smeraldas akvo kaj serpentas montĉeno. Antaŭ la urbeto profundas lageto kun klara akvo. Malantaŭ ĝi sidas monto, sur kiu prosperas antikva banjano kun ege dika trunko kaj giganta krono. Je 20 kilometroj for de Xingping estas la monto Lotuso.

La lasta parto etendiĝas de la vilaĝo Akvofalo al Yangshuo. Sur la montetoj ambaŭborde de la rivero prosperas bambuaroj, arbaroj, kampoj, kaj fiŝistaj vilaĝoj en kvieteco.

En ajna vetero Lijiang-rivero aspektas ĉarma. En serena tago ĉarmas la montpintoj reflektataj en la rivero; en malserena tago nebulo vualas montojn; en pluva tago fajna pluveto regas la riveron, montpintoj jen aperas jen malaperas, nuboj ŝvebas inter montpintoj, pluveto kiel delikata gazo vualas montojn kaj riveron.