Ĝengis-Ĥano
forpasis en la jaro 1227. Post sia morto li estis titolita la unua
imperiestro de Yuan-dinastio (1271-1368). La Maŭzoleo de Ĝengis-Ĥano
sidas sur Ordos-altebenaĵo en Interna Mongolio, Ĉinio. La ĉirkaŭaj
pitoreskaj pejzaĵoj reliefigas grandiozecon de la maŭzoleo, kies
totala areo estas 50 mil kvadrataj metroj. Antaŭ la centra palaco
etendiĝas vasta placo, kie staras du flagstangoj kun desegnaĵo de
9 galopantaj ĉevaloj sur la flagoj. Onidire, la desegnaĵo simbolas
prosperon kaj feliĉon de la mongoloj.
Ĝengis-Ĥano estas heroo de mongoloj, tial
ilia kulto al li daŭras sur la stepo de generacio al generacio.
Ĉiujare la 21-an de la 3-a monato, la 15-an de la 5-a monato, la
12-an de la 8-a monato kaj la 3-an de la 10-a monato laŭ la ĉina
luna kalendaro okazas grandskala kultado al li, dum la malgrandskala
— ĉiumonate. Tiam multaj piaj kultantoj venas de malproksime por
prezenti al la statuo de Ĝengis-Ĥano hada-ojn (blankajn rubandojn
de silko), incensojn, ŝafojn kaj ĉevalan lakton. La kultado daŭras
du horojn. Ĉar la kultado reflektas la tradician kulturon de la
mongola nacio kun historio de miloj da jaroj, ĝi altiras multajn
en- kaj eksterlandajn turistojn.
Efektive en la maŭzoleo de Ĝengis-Ĥano
en Ordos estas entombigita nur lia vestaĵo, sed ne lia korpo. Kie
lia korpo estis enterigita? Tio estas enigmo eĉ nun. Nekredeble
estas, ke la imperiestraj tomboj de la dinastioj Qin, Han, Tang,
Song, Ming kaj Qing estis trovitaj, sed oni trovis neniun tombon
de la 10 imperiestroj de Yuan-dinastio, eĉ apenaŭ nek tiun de korteganoj
aŭ aristokratoj de Yuan-dinastio. Pro tio, historiaj restaĵoj de
Yuan-dinastio estas raraj.
Unuvorte, pro manko de arkeologiaj objektoj,
la tombo de Ĝengis-Ĥano daŭre restos mistero.
|