Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Eduko


Ĉinaj infanoj en la kamparo senpage ricevas edukadon

De printempo de 2007, ĉinaj infanoj en la kamparo ricevos senpagan edukadon, kaj rilataj necesaj lernokotizoj estos pagataj de la ŝtato. Tiel, 148 milionoj da lernantoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj en la kamparo povos senpage viziti lernejon.

De 2006 ĝis 2010, la ĉinaj registaroj de diversaj niveloj plimultigos edukadan elspezon de 218.2 miliardoj da juanoj (ĉ. 21.82 miliardoj da eŭroj), nuligos la lernokotizon de lernantoj en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj, senpage liveros lernolibrojn al lernantoj de malriĉaj familioj kaj subvencios la internulojn, altigos garantian nivelon de sumo por publika uzo, fondos longtempan sistemon de riparado kaj rekonstruado de lernejaj domoj, perfektigos garantian sistemon de salajrado de kamparaj instruistoj.

Ĝis la fino de la pasinta jaro, 21 miliardoj da juanoj (ĉ. 2.1 miliardoj da eŭroj) estis pretigita de la registaroj de diversaj niveloj. Pli ol 50 milionoj da lernantoj en pli ol 400 mil kamparaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj estos favorataj de la politiko, kaj la kamparanaj infanoj, kiuj ĉesis lernadon pro malriĉeco, revenis al la lernejo.