Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Eduko


Influaj eventoj en edukado de Ĉinio en 2006

1. Fondiĝis Ĉina Eduka Disvolva Fonduso

La 30-an de marto 2006, post sankcio de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, oficiale fondiĝis la Ĉina Eduka Disvolva Fonduso iniciatita de la eduka kaj financa ministerioj de Ĉinio.

La fonduso celas kolekti mondonacon en- kaj eksterlande por liveri oftajn helpojn al lernantoj kaj instruistoj en Ĉinio, helpi malriĉajn lernantojn plenumi sian lernadon kaj subteni malriĉajn regionojn solvi malfacilojn en reformado kaj disvolvo de eduka afero.

Tiuj, kiuj bezonas monhelpon, povas peti rekte al la fonduso. Post ekzameno petantoj konformaj al rilataj kondiĉoj povos ricevi monhelpon en 7 tagoj. Post sia fondiĝo, la fonduso jam ricevis mondonacon de pli ol 200 milionoj da juanoj (ĉ. 7.8 juanoj = 1 usona dolaro).

2. Ekpraktikita nova Leĝo pri Deviga Edukado

La Leĝo pri Deviga Edukado nove reviziita estis ekzamenita kaj aprobita en la 29-a de junio 2006, kaj oficiale ekpraktikita en la 1-a de septembro 2006. La leĝo pluapaŝe difinas publikan utilecon, unuecon kaj devigecon de la deviga edukado.

3. Fundamente stariĝis sistemo por helpi malriĉajn studentojn

Por garantii lernadon de novaj studentoj de malriĉaj familioj, en 2000 altlernejoj de Ĉinio starigis la sistemon de “verda trairejo”, laŭ kiu la universitato ebligas al malriĉaj novaj studentoj fari registriĝon senpage, kaj poste laŭ ilia ekonomia stato alprenas malsamajn rimedojn por helpi ilin. Laŭ statistiko, en 2005, ordinaraj altlernejoj de Ĉinio akceptis per la verda trairejo 390 mil malriĉajn studentojn, konsistigantajn 8% de la totala sumo de novaj studentoj akceptitaj de ordinaraj altlernejoj de Ĉinio.

En 2006, Ĉinio fundamente starigis politikan sistemon pri stipendio, studenta kredito, postleciona laborado, financa helpo, malpliigo aŭ nuligo de lernopago cele helpi malriĉajn studentojn.

4. Nova TOEFL-ekzameno okazis sur la ĉeftero de Ĉinio

En la 15-a de septembro 2006 nova TOEFL-ekzameno oficiale okazis interrete sur la ĉeftero de Ĉinio. En la lastaj jaroj ĉiujare la ekzamenon partoprenis ĉirkaŭ 800 mil homoj el la tuta mondo, el kiuj 10% estis ĉinoj.

5. Nova Oriento enborsiĝis en Nov-Jorko

En la 7-a de septembro 2006, la Eduka kaj Scienc-teknologia Grupo Nova Oriento oficiale enborsiĝis en Nov-Jorko. La grupo estas la unua eduka entrepreno enborsiĝinta ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Usono. Monkolekto de 112.4 milionoj da usonaj dolaroj faris Yu Minhong, direktoron de la lernejo Nova Oriento, la plej riĉa instruisto en Ĉinio.

Post sia fondiĝo en 1993, la lernejo kulturis pli ol 3 milionojn da lernantoj, 872 mil sole en 2006. Ĝis la 31-a de majo 2006, la grupo havis 25 lernejojn, 111 lernocentrojn, 13 librejojn kaj 1700 instruistojn en 24 urboj de Ĉinio.

6. La ĉina registaro asignis 9 miliardojn da juanoj por konstrui 7651 loĝeblajn lernejojn en la kamparo

Por solvi la problemon pri lernejovizito de infanoj en malproksimaj kaj malriĉaj regionoj de okcidenta Ĉinio, la ĉina registaro lanĉis en 2004 programon de loĝeblaj lernejoj en la kamparo de okcidenta Ĉinio kaj programon de moderna longdistanca edukado de element- kaj mezlernejoj.

Ĝis la fino de oktobro 2006, la centra registaro asignis 9 miliardojn da juanoj por konstrui 7651 loĝeblajn lernejojn, inter kiuj 6412 estis finkonstruitaj. La registaro asignis ankaŭ 8 miliardojn da juanoj por la programo de moderna longdistanca edukado de element- kaj mezlernejoj, favora al pli ol 100 milionoj da element- kaj mezlernejanoj en la kamparo de okcidenta Ĉinio.

7. Akcepto de magistraj studentoj estos reformata

Oktobre de 2006, rilata respondeculo de la Eduka Ministerio de Ĉinio informis, ke ekde 2007, la Pekina Universitato, Tsinghua-Universitato kaj aliaj 15 altlernejoj faros provreformadon de la sistemo de kulturado de magistraj studentoj. Post la reformado, estos egalaj la magistraj studentoj ŝtatpagaj kaj mempagaj, kaj la eminentaj studentoj ĝuos stipendion por lernado kaj vivteno.

8. Lanĉita en Ĉinio Programo de Konstruado de Modelaj Profesiaj Altlernejoj

En la 13-a de novembro 2006, Ĉinio lanĉis Programon de Konstruado de Modelaj Profesiaj Altlernejoj. La centra registaro ellaboris planon asigni 2 miliardojn da juanoj de 2006 ĝis 2011 por subteni 100 modelajn profesiajn altlernejojn.