De post la 16-a Kongreso de KPĈ, kiu okazis antaŭ kvin
jaroj, la ĉina registaro donis altan atenton al disvolviĝo de la
edukaj aferoj, faris multon por solvi la edukajn problemojn, strikte
ligitajn kun la propraj interesoj de la popolo. Koncerne la devigan
edukadon 99.3% de la lernojaraj geknaboj lernis en lernejoj kaj
97% de la geknaboj de koncernaj jaroj vizitis mezlernejojn en 2006.
Tiujare sume 25 milionoj da homoj lernas en altaj lernejoj.
Dank' al praktiko de la nova sistemo pri garantio de
la financa elspezo, la deviga edukado en la ĉina kamparo estis komplete
kovrita de la publika financo. Surbaze de kompleta nuligo de lernokotizo
de kamparaj lernejoj, la ŝtato senpage liveras lernolibrojn kaj
subvencias la malriĉajn internulojn.
Por egala disvolviĝo de la deviga edukado la ĉina registaro
plurfoje pliigis financan investon en la malriĉaj lokoj de la meza
kaj okcidenta partoj de Ĉinio. Ĝi praktikas la "Projekton pri
deviga edukado en la malriĉaj lokoj de la lando" kaj aliajn
gravajn rimedojn, kio multe plibonigis la edukajn kondiĉojn de tiuj
lokoj. La centra kaj lokaj registaroj asignis entute 11 miliardojn
da juanoj por la longdistanca edukado de la mezaj kaj elementaj
lernejoj en la ĉina kamparo, kiu kovros ĉiujn mezajn kaj elementajn
lernejojn en la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio fine de 2007
kaj akcelos la komunan ĝuadon de la fontoj de eminenta edukado kaj
levos la nivelojn de la kamparaj instruistoj kaj ilian edukan kvaliton.
Nun la profesia edukado akiris grandan progreson. De
2005 ĝis 2010 la centra registaro asignos 10 miliardojn da juanoj
por fundamenta konstruado de la profesia edukado. Ĝis nun la centra
registaro jam asignis 3.8 miliardojn da juanoj por konstrui 763
bazojn de profesia edukado, 446 centrojn de tia edukado en la gubernioj,
468 modelajn mezgradajn profesiajn lernejojn kaj 28 modelajn altajn
profesiajn lernejojn.
La ĉina registaro dediĉas grandan atenton al subvencio
de la malriĉaj lernejanoj. Ĝis marto de 2007 3.06 milionoj da lernantoj
sukcesis prunti el la bankoj entute 26.6 miliardojn da juanoj por
la lernado.
|