Nun
instruado de la ĉina lingvo fariĝis furora temo, kaj pli kaj pli
multaj homoj ekster Ĉinio eklernas la ĉinan lingvon.
Nun ekster Ĉinio estas 50-60 milionoj da ĉinoj, kaj
funkcias pli ol 3000 ĉinlingvaj lernejoj. Krome la ĉina lingvo estas
instruata en pli ol 2300 lernejoj en pli ol 100 landoj. La nombro
de lernantoj de la ĉina lingvo superis 30 milionojn.
Zhang Weichao, membro de la 10-a Tutlanda Komitato
de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj direktoro
de la Eduka Fondaĵo de Ĉina Lingvo de Ĉinio, diris, ke dum la procezo
de ekonomia tutmondiĝo, ĉina ekonomio rapide disvolviĝas kaj ludas
gravan rolon, tial altiĝas la valoro de la ĉina lingvo kun historio
de pli ol 5 mil jaroj. En Francio, posedo de la ĉina lingvo fariĝas
privilegio por akiri laboron; kaj Lee Kuan Yew, kabineta mentoro
de Singapuro, atentigis, ke oni devas bone koni Ĉinion, ĝiajn kulturon
kaj lingvon, se Singapuro volas eniri en la grandan merkaton en
Ĉinio.
Zhang Weichao opinias, ke la registaro devas investi
pli multe al instruado de la ĉina lingvo, kaj samtempe, oni devas
sufiĉe mobilizi la socian forton por subteni instruadon de la ĉina
lingvo per diversaj manieroj.
|