 En
intervjuado Gu Xiulian, vicprezidantino de la Tutlanda Popola Kongreso
(TPK) kaj prezidantino de la Ĉina Virina Federacio, diris, ke de
2006 ĝis 2010, la ĉina registaro investos pli ol 200 miliardojn
da juanoj (ĉ. 20 bilionoj da eŭroj) por ke la infanoj de malriĉaj
kamparanaj familioj povu viziti lernejon dum la aĝo en la periodo
de deviga edukado. Tio estas la plej grava rimedo de la ĉina registaro
por edukado de neplenaĝuloj en la kamparo.
Gu Xiulian diris, ke pro la malegaleco de ekonomia
disvolviĝo neekvilibreco en edukado ekzistas en Ĉinio, sed Ĉinio
alprenis plurajn rimedojn por solvi tiun problemon, ekzemple, reviziante
la Leĝon pri Protektado de Neplenaĝuloj, oni emfazis ke oni devas
garantii devigan edukadon al la infanoj de malriĉaj familioj de
la kamparo. De printempo de 2007, 148 milionoj da neplenaĝuloj en
la kamparo de Ĉinio ricevos senpagan edukadon. La registaro monhelpos
la infanojn de malriĉaj familioj.
|