Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Eduko


Amendo de la "Leĝo pri protekto al neplenaĝuloj" garantias kreskadon de ĉinaj infanoj

Amendo de la "Leĝo pri protekto al neplenaĝuloj" funkcios por protekti rajtojn de la ĉinaj infanoj. La 29-an de decembro 2006 ĝi estis ekzamenita kaj aprobita en la 25-a sesio de la 10-a Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.

Post revizio la leĝo pluapaŝe emfazas la vivan, kreskan kaj protektatan rajtojn de infanoj kaj tiun por partopreno en ŝtataj aferoj.

La leĝo plie akcentas, ke la registaro estas plenumanto de la leĝo. La ŝtato havas respondecon pri protektado de infanoj. Ĝi emfazas la familian protekton al la infanoj, ĉar la familio estas la unua medio de neplenaĝuloj. Ĝi unuafoje enmetas la signifon de la familia gvido en la leĝon.

Krome, protektado al infanoj, kies gepatroj iras labori aliloke, kaj aliaj neordinaraj neplenaĝuloj estas plifortigita laŭleĝe. La registaro helpas kaj protektas malriĉajn aŭ malfacilajn familiojn kaj ankaŭ kamparajn familiojn.

La reviziita Leĝo pri Protekto al Neplenaĝuloj ekpraktikiĝos la 1-an de junio 2007.