La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris
en sia raporto pri la registara laboro en la 5-a Sesio de la 10-a
Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK), ke edukado estas bazo de
disvolviĝo de Ĉinio, kaj justeco en edukado estas grava socia justeco.
La ĉina registaro devas meti edukadon en strategian lokon de prioritata
disvolvo kaj rapidigi diversnivelajn kaj diversspecajn edukadojn.
Wen Jiabao diris, ke Ĉinio nuligos en 2007 lernopagon
por deviga edukado en la kamparo de la tuta lando, cele redukti
ŝarĝon de la familioj kun elementlernejanoj kaj mezlernejanoj, kaj
lernantoj de la malriĉaj familioj en la kamparo daŭre ricevos senpagajn
lernolibrojn kaj stipendion por loĝado en lernejo.
Wen diris ankaŭ, ke Ĉinio perfektigos garantian sistemon
de kapitalo por la deviga edukado en la kamparo kaj senĉese altigos
la garantian nivelon. Ĉi-jare la centra financo elspezos 223.5 miliardojn
da juanoj (ĉ. 22.35 miliardoj da eŭroj) por la deviga edukado en
la kamparo, je 39.5 miliardoj da juanoj (ĉ. 3.95 miliardoj da eŭroj)
pli multe ol la sumo de la lasta jaro. En la venontaj 5 jaroj, la
centra financo investos 10 miliardojn da juanoj (ĉ. miliardo da
eŭroj) por rekonstruado de mezlernejoj en la kamparo kaj la lokaj
registaroj proporcie altigos la investon tiuflanke. Samtempe Ĉinio
daŭre solvos la problemojn pri deviga edukado al la infanoj de la
malriĉaj familioj en la urboj kaj al tiuj de la kamparanoj laborantaj
en la urboj. Ĉi-jare Ĉinio amplekse plenumos la 9-jaran devigan
edukadon, eliminos jun- kaj mezaĝajn analfabetojn en la okcidenta
regiono de Ĉinio, kaj projekton de longdistanca edukado de elementaj
kaj mezgradaj lernejoj en la kamparo.
|