Wang
Dazhong (1935- ), akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj,
specialisto pri konstruo kaj sekureco de nuklea reaktoro kaj
direktoro de Tsinghua-universitato de 1994 ĝis 2003, estas
konstanta komitatano de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina
Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), vicestro
de la Nuklea Instituto de Ĉinio kaj honora direktoro de la
Universitata Administra Komitato de Tsinghua-universitato. |
Chen
Wenbo (1940- ), sekretario de la Kompartia Komitato de la
Pekina Normala Universitato de 2000 ĝis 2005, estas estro
de la Komitato de Direktoroj de la Zhuhai-a Filio de la Pekina
Normala Universitato. |
Wang
Shenghong (1942- ), profesoro kaj direktoro de Fudan-Universitato
en Ŝanhajo |
Shen
Shituan (1940- ), profesoro kaj direktoro de la Aeronaŭtika
kaj Astronaŭtika Universitato de Pekino, estas vicestro de
la Aeronaŭtika Instituto de Ĉinio. |
Zhu
Qingshi (1946- ), kemiisto, profesoro kaj akademiano de la
Ĉina Akademio de Sciencoj, estas direktoro de la Ĉina Universitato
de Scienco kaj Teknologio. |
Pan
Gongkai (1947- ), fama ĉina pentristo kaj belarta teoriisto,
estas direktoro de la Ĉina Centra Akademio de Belarto. |