 Yuan
Rishe estas ordinara mezlernejano de Pekino. Ŝi havas nigrajn kaj
longajn harojn, kaj mallarĝajn kaj longajn okulojn ridetantajn.
Neniom distingiĝa aspekte, ŝi tamen fariĝis en 2007 energi-ŝpara
famulo, kies figuro aperis en energi-ŝpara kaj ellas-redukta afiŝoj
sur stratoj de Pekino.
En 2001, 8-jara Yuan Rishe komencis sian
"energi-ŝparan aferon". Vidinte, ke iuj kunlernantoj forĵetis
ekzerco-paperfoliojn uzitajn nur unuflanke, ŝi sentis tre domaĝon.
Ŝi fondis kune kun siaj kunlernantoj mediprotektan
"Grupon por Unu Paperfolio". La grupo proponis lernantojn
aktive partopreni en mediprotekta agado komence de uzo de du flankoj
de paperfolio. Helpate de la lernejo, la agado de ŝparo de paperoj
rapide disvastiĝis en la tuta lernejo. La lernantoj diskonigis energi-ŝparan
spiriton de la grupo ankaǔ en entreprenoj najbare de la lernejo.
Ili ankaŭ kolektis uzitajn paperojn kaj vendis ilin por aĉeti arbidojn.
Nun "Grupo por Unu Paperfolio"
fondiĝis respektive en Baotou, Chongqing, Ŝanhajo, Zhengzhou, Harbin
kaj aliaj urboj de Ĉinio, kaj la nombro de volontuloj por mediprotektado
kiel Yuan Rishe atingis 1.36 milionojn.
Fondi la grupon estas nur komenco de la
energi-ŝpara afero de Yuan Rishe. Ŝi, nun 14-jara, havas pli grandan
deziron. En la jaro 2001 post kiam Ĉinio gajnis la rajton gastigi
la 29-ajn Olimpikojn de 2008, ŝi deziris fari ion por la Pekinaj
Olimpikoj.
“Mi min anoncis por fariĝi volontulo de
la Pekinaj Olimpikoj, tamen ne sukcesis pro mia aĝo tro juna”, diris
Yuan Rishe. Do ŝi decidis donaci 2008 arbidojn al la Pekinaj Olimpikoj.
Realigi la deziron sendube estas malfacile
por ŝi. Ŝi faris kalkulon: unu kilogramo da uzitaj paperoj kostas
1.1 juanojn, unu arbido — 10 juanojn. Do por akiri unu arbidon oni
devas vendi 10 kilogramojn da uzitaj paperoj, kaj kiom da uzitaj
paperoj oni devas vendi por havigi 2008 arbidojn? Krome, kie planti
2008 arbidojn.
Informiĝinte pri tio, Wei Guiying, favoranto
al mediprotektado en antaǔurbo de Pekino, kiu arbarigis monton kun
areo de 367 hektaroj ne postulante pagon de la ŝtato, volontis senpage
liveri al ŝi teron por planti la arbidojn.
 Sub
la helpo de Wei Guiying ekis la plantado de la arbidoj en la 12-a
de marto 2004, la Arbotago de Ĉinio. Tamen la mono akirita per vendo
de uzitaj paperoj sendube ne sufiĉis por aĉeti 2008 arbidojn. Por
solvi la problemon Yuan Rishe faris anoncon en retpaĝo pri mediprotektado
por peti monoferon, promesante pendigi sur arbo la nomon de ĉiu,
kiu donacos 10 juanojn por unu arbido.
Informiĝinte pri la malfacilo de Yuan
Rishe, Qin Linyue, malpli-ol-11-jara knabino, alvokis mondonacon
en kelkaj lernejoj ĉe sia loko. Ili sendis al Yuan Rishe pli ol
10 mil juanojn gajnitajn per vendo de uzitaj paperoj kaj aliaj eluzitaĵoj.
Helpate de favorantoj al mediprotektado
el diversaj lokoj de Ĉinio, Yuan Rishe realigis sian deziron antaǔ
nelonge. Ŝi nomis la arbaron "Junpionira Arbaro". La 1-an
de aprilo, 2007, en la 23-a Arbotago de Ĉinio, Yuan Rishe donacis
la arbaron al la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj.
La rakonto pri la ordinara knabino kaj
ŝiaj neordinaraj 2008 arbidoj atentigas, ke oni devas ŝpari energion
ĉiam kaj ĉie, eĉ en la plej malgranda bagatelo.
|