Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Eduko


Famaj universitatoj de Ĉinio (I)

Multaj universitatoj de Ĉinio ĝuas grandan famon, ĉar ili havas siajn karakterizan edukan principon kaj diversajn spiritajn fortojn kontribuitajn de multaj majstroj. Nun ni komencu prezenton de ili.

La Red.

Pekina Universitato (http://en.pku.edu.cn)

Dum pli ol cent jaroj kreskis tie la plej elstaraj instruituloj de Ĉinio. Tie fontas riĉaj scioj, brila saĝeco, aŭdaca kaj sendependeca penso kun rigoreco, honesteco, braveco kaj malobeemo, kaj formiĝis aparta spirita fascino.

Tie estas libera lando. De la 19-a jarcento ĝis hodiaŭ prezentiĝis tie suferoj de la ĉina socio kaj strebado de la ĉina nacio. Ĉinaj instruituloj dissemis firme, obstine kaj sindoneme, civilizacion sur la vasta tero de Ĉinio. Demokratio kaj scienco fariĝis eterna animo de tiu lernejo.

Koncize pri la Pekina Universitato

La Pekina Universitato, fondita en 1898, estas la unua ŝtata universitato de Ĉinio. Komence ĝi nomiĝis Ĉefurba Granda Kolegio kaj funkciis kiel la plej alta eduka administrejo de Ĉinio. Maje de 1912 ĝi ekhavis novan nomon Pekina Universitato, kaj fama edukisto kaj kleriga pensulo Yan Fu laboris kiel ĝia unua direktoro. Decembre de 1916 Cai Yuanpei funkciis kiel ĝia estro. Li praktikis la edukan ideon "ensorbemo, toleremo, penslibereco" kaj faris la Pekinan Universitaton la plej bona de Ĉinio, akademie kaj spirite.

Influate de la Dua Mondmilito en la mezo de la 20-a jarcento, la Pekina Universitato plurfoje translokiĝis, kaj revenis al Pekino ĉe la fino de 1945. Post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949 ĝi amplekse disvolvis siajn fundamentan instruadon de homaj sciencoj kaj natursciencaj fakultatoj kun esplorado kiel ĉefo. De post la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, la Pekina Universitato daŭre fortigas kaj disvolvas siajn bazajn fakojn, kaj samtempe grandforte antaŭenpuŝas praktikajn, interkruciĝajn kaj novajn fakojn urĝe bezonatajn de la ekonomia konstruado, scienca-teknika progresado kaj socia disvolviĝo de Ĉinio. Aprile de 2004 la Pekina Universitato unuiĝis kun la Pekina Medicina Universitato. Nun la Pekina Universitato havas fakojn de naturaj sciencoj, teknologio, novtipa inĝenierio, administrado, edukado, medicino, farmacio, lingvoj.

La Pekina Universitato ĉiam tenas siajn tradicion "patriotismo, progresemo, demokratio, scienco" kaj akademian stilon "diligenteco, rigoreco, solideco, kreivo". En pli ol cent jaroj diplomiĝintoj el la Pekina Universitato faris neanstataŭigeblan kontribuon al prosperiĝo de la nacio kaj potencigo de la lando. Laŭ statistiko, 4 el 7 premiitoj de la plej alta ŝtata premio de scienco kaj teknologio, 12 ĉefaj pioniroj de sputniko, atom-bombo kaj hidrogenbombo, kaj ĉ. 500 membroj de la scienca kaj inĝenieria akademioj de Ĉinio estas diplomitoj de la Pekina Universitato.

Nun en la universitato studas 26 mil studentojn. Ĝi havas 45 fakultatojn, 271 esplorejojn, 16 gravajn ŝtatnivelajn laboratoriojn, 18 dependajn kaj instruajn hospitalojn. Ĝia biblioteko kun pli ol 7.03 milionoj da libroj estas la plej granda inter universitataj bibliotekoj de Azio.

En la universitato studas 4 mil studentoj el ĉ. 100 landoj, kaj ĝin vizitis ŝtataj suverenoj kaj registaraj estroj de aliaj landoj.

La sidejo de la universitato najbaras al la ruino de Yuanmingyuan-palaco kaj la Somera Palaco, kaj ĝi mem estis ĝardeno donacita de imperiestro al princoj kaj korteganoj. Sekve de ĝia senĉesa disvastiĝo, la moderna instrua domaro por natursciencaj fakultatoj, biblioteko kaj la baldaŭ finkonstruota instrua domaro por homaj sciencoj fariĝis markaj konstruaĵoj de la universitato. Dank' al tiuj antikvaj konstruaĵoj en la stilo de imperiestra ĝardeno kaj modernaj domoj, la ĝardeno de la universitato elspiras kaj antikvecon kaj modernecon.

Diplomitoj de la Pekina Universitato

En eduka rondo:

Post fondiĝo de la nova Ĉinio ĉ. 400 diplomitoj de la Pekina Universitato fariĝis direktoroj de famaj universitatoj de Ĉinio.

Luo Jialun (1897-1969), fama edukisto kaj poeto, ekstudis en homscienca fakultato de la Pekina Universitato en 1917, kaj sinsekve laboris kiel direktoro de Tsinghua-universitato kaj Centra Universitato.

Fu Sinian (1896-1950), reprezentanto de intelektuloj de la epoko de la Movado de la 4-a de Majo (1919) kaj fama historiisto. Li eniris en la Pekinan Universitaton en 1913, kaj funkciis kiel direktoro de la Pekina Universitato kaj Taiwan-Universitato.

Yuan Baohua (1916- ), fama ekonomikisto, eniris en la Pekinan Universitaton en 1934, studis unue en la matematika fakultato kaj poste en la geologia. En 1985-1991, li laboris kiel direktoro en la Ĉina Popola Universitato.

En diplomatia rondo:

La Pekina Universitato kulturis aron da diplomatoj, kaj el ili 50 funkciis kiel ambasadoro en fremdaj landoj, kaj 20 el ĝiaj fremdlandaj diplomitoj laboris kiel sialanda ambasadoro en Ĉinio.

Ling Qing (1923- ), eksa konstanta delegito de Ĉinio al UN, diplomiĝis el la Pekina Universitato en la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Tang Jiaxuan (1938- ), eksa ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diplomiĝis el la orientlingva fakultato de la Pekina Universitato en 1962.

Li Zhaoxing (1940- ), ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diplomiĝis el la Pekina Universitato en 1964.

Natwar Singh, eksa ministro de eksteraj aferoj de Hindio, studis en la Pekina Universitato en sia juneco kaj laboris kiel diplomato en ambasadorejo en Ĉinio de 1956 ĝis 1958.

Mulatu Teshome, prezidanto de la parlamenta federacio de Etiopio kaj eksa ambadadoro de Etiopio al Ĉinio, studis en la filozofia fakultato kaj Kolegio de Internaciaj Rilatoj de la Pekina Universitato de 1988 ĝis 1990.

Mohammed Kapllani, eksa ministro de eksteraj aferoj de Albanio, studis en la Pekina Universitato.

Qiamuddin Rai Barlas, ambasadoro de Afganio al Ĉinio, studis en la ĉinlingva fakultato de la Pekina Universitato en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento.

En literatura kaj arta rondo:

Dum pli ol 100 jaroj la Pekina Universitato kulturis multajn poetojn, verkistojn, muzikistojn kaj artistojn famajn en kaj ekster Ĉinio.

Mao Dun (1896-1981), literaturisto, studis en la Pekina Universitato de 1913 ĝis 1916.

Xu Zhimo (1897-1931), prozisto kaj poeto, dufoje studis en la universitato kaj trifoje instruis kiel profesoro.

Zhu Ziqing (1898-1948), prozisto kaj poeto, diplomiĝis el la filozofia fakultato de la Pekina Universitato en 1923.

Li Kuchan (1898-1983), granda majstro de pentrarto kaj fama kaligrafo, eniris en la Pekinan Universitaton en 1919.

Xian Xinghai (1905-1945), fama muzikisto, studis en la muzika instituto de la Pekina Universitato en 1926.

Qiao Dazhuang (1892-1948), poeto kaj sigelila gravuristo, diplomiĝis el la Ĉefurba Granda Kolegio (poste alinomata Pekina Universitato).

En aliaj rondoj:

La Pekina Universitato kulturis multajn eminentalojn por la justico, financo, entreprenado kaj amaskomunikado de Ĉinio.

Ren Jianxin (1925- ), eksa direktoro de la Plej Alta Popola Juĝejo de Ĉinio, studis en la kemiindustria fakultato de la Pekina Universitato de 1946 ĝis 1948.

Xi Xiaoming (1954- ), vicdirektoro de la Plej Alta Popola Juĝejo de Ĉinio, diplomito de la Pekina Universitato.

Cen Haohui (1962- ), direktoro de la Juĝejo de Lasta Apelaciado de la Makaa Speciala Administra Distrikto de Ĉinio, diplomiĝis el la leĝa fakultato de la Pekina Universitato.

Li Ruogu (1951- ), direktoro de la Eksporta Importa Banko de Ĉinio, dipomiĝis kiel leĝa magistro el la Pekina Universitato en 1981.

Cheng Shewo (1898-1991), majstro de gazetara kaj eldona rondo, ekstudis en la Pekina Universitato en 1917.

Zhu Muzhi (1916- ), eksa direktoro de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo, gazetaristo de Ĉinio, diplomiĝis el la fremdlingva fakultato de la Pekina Universitato en 1937.

Paroloj pri la Pekina Universitato

En la pasinta jarcento la Pekina Universitato antaŭeniras sekvante la takton de la epoko kaj fariĝis fama en- kaj eksterlande. Kiel grava eduka, scienca kaj kultura pozicio de Ĉinio, la Pekina Universitato kulturis generacion kaj generacion da eminentuloj por la patrolando, kreis multajn gravajn fruktojn en la socisciencaj kaj natursciencaj kampoj kaj faris grandan kontribuon por la revolucia, konstrua kaj reforma aferoj de Ĉinio.

— Eksa ĉina prezidanto Jiang Zemin

Ni ne povas imagi universitaton sen aroj da sangvinaj kaj strebemaj "grandaj" lernantoj. Sur tiuj junaj vizaĝoj radias vivipovo de la universitato. La Pekina Universitato havas tiajn "grandajn" lernantojn, kaj ili faras ĝin granda. Pro ili, ĝi disvastiĝas je spaco kaj kontinuas je tempo. Tio estas grandeco de la Pekina Universitato.

— Xu Zhihong, direktoro de la Pekina Universitato

La evoluo de la Pekina Universitato estas miniaturo de tiu de Ĉinio, ĝia sufero – tiu de Ĉinio en la moderna epoko, ĝiaj kresko kaj progreso – tiuj de Ĉinio en la moderna epoko.

— He Fangchuan, vicdirektoro de la Pekina Universitato

Mi vizitis multajn universitatojn de la mondo, tiujn de Usono, Eŭropo, Japanio kaj Rusio. Mi povas diri, ke la nivelo de viaj studentoj estas la plej alta, vi devas fieri pro tiaj studentoj. Antaŭe oni ofte diris, ke la Pekina Universitato estas Harvard de Ĉinio. Nun mi povas diri, ke Harvard estas la Pekina Universitato de Usono.

— Eksa usona prezidento Bill Clinton

La Pekina Universitato estas scienca centro kun granda reputacio. Dum longa tempo ĝi faris gigantan influon sur la ĉinajn sciencojn kaj socian vivon. Multnombraj instruituloj debutis en la Pekina Universitato kaj faris grandan kontribuon al supera edukado, tutgloba konsciiĝo kaj socia progreso. Tiu kontribuo neniam estas tiel grava kiel hodiaŭ.

— Kofi Annan, eksa ĝenerala sekretario de UN

Fotoj:

I. Malnovaj fotoj:

Hu Shi (1891-1962), fama erudiciulo de la moderna Ĉinio kaj direktoro de la Pekina Universitato post triumfo de la Kontraŭjapana Rezistmilito.
Cai Yuanpei (1868-1940), demokratia revoluciulo kaj edukisto de la moderna Ĉinio, direktoro de la Pekina Universitato de 1916 ĝis 1927
Yan Fu (1853-1921), kleriga pensulo de la moderna Ĉinio kaj la unua direktoro de la Pekina Universitato
Malnova sidejo de la Pekina Universitato
Antaŭa ĝenerala administrejo de la Pekina Universitato
Antaŭa instrua domo de la Pekina Universitato

ll. Hodiaŭa Pekina Universitato

Franca prezidento Jacques Chirac kaj Xu Zhihong, direktoro de la Pekina Universitato
Rusa prezidento Putin prelegas en la Pekina Universitato
Eksa usona prezidento Bill Clinton prelegas en la Pekina Universitato.
Instrua domo por ruslingva fakultato
Weiming-Lago en la Pekina Universitato
Instrua domaro por natursciencaj fakultatoj
La Pekina Universitato en neĝo
Biblioteko de la Pekina Universitato
Boya-Pagodo en la Pekina Universitato

Kontaktiĝu kun la Pekina Universitato, kiu volas studi en la universtitato

TTT-ejo: http://www.oir.pku.edu.cn/oirEn/

Poŝta adreso: 3-a Domo de Shaoyuan de la Pekina Universitato, CN-100871,

Pekino, Ĉinio

Tel.: 86-10-62751230 kaj 86-10-62751231

Fakso: 86-10-62751233

E-adreso: study@pku.edu.cn