Tsinghua-Universitato
(http://www.tsinghua.edu.cn/eng/index.jsp)
Fama universitato certe havas ian spiriton.
Tia spirito kunigis intelektulojn de diversaj fonoj
al komuna celo kaj sublimiĝis al fortaj afineco kaj luktemo, kiam
la universitato renkontis malfacilojn. Kaj tiuj, kiuj estis klerigitaj
en la universitato, ĉiam sopiras al ĝi.
La spirito de Tsinghua-Universitato emfazas, ke Tsinghua-anoj
devas havi malproksimvidecon kaj grandanimecon, preni sur sin la
respondecon de la nacio kaj socio, sin deĉidi al progresigo de scienco
kaj tekniko por feliĉigi la homaron. Ĝi akcentas ankaŭ rilatojn
de studo kaj konduto, tute kiel ĝia universitata devizo: “Senĉesa
strebemo en lernado, grandanimeco por akcepti la tutan mondon.”
Koncize
pri Tsinghua-Universitato
Tsinghua-Universitato havas grandan reputacion en Ĉinio.
Ĝi sidas en la ĝardeno Tsinghua en nordokcidenta antaŭurbo de Pekino,
privata ĝardeno antaŭ centoj da jaroj kaj poste parto de Yuanmingyuan
antaŭ pli ol cent jaroj.
Antaŭe Tsinghua-Universitato estis Tsinghua-lernejo,
fondita en 1911 kiel prepara lernejo por studentoj al Usono. Por
kulturi talentulojn en Ĉinio fondiĝis en 1925 ĝia altlerneja departemento
kaj samjare ĝia instituto, kiu, en 1928, sin nomis ŝtata Tsinghua-Universitato.
Post eksplodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito en 1937, Tsinghua-Universitato
translokiĝis suden al Changsha de Hunan-provinco, kie ĝi kuniĝis
en instruado kun la Pekina Universitato kaj Nankai-Universitato.
Poste, kiam la tri lernejoj translokiĝis al Kunming, Yunnan-provinco
en sudokcidenta Ĉinio, ili havis komunan nomon Ŝtata Sudokcidenta
Unuiĝinta Universitato. En 1946 Tsinghua-Universitato revenis al
sia antaŭa sidejo kaj funkciigis homasciencan, leĝan, natursciencan,
inĝenierian kaj agrikulturan kolegiojn kun 26 fakultatoj.
Post reklasifiko de la altlernejoj de la tuta lando
en 1952, Tsinghua fariĝis plurfaka politekniko destinita por kulturi
inĝenierojn kaj teknikistojn. En 1978 Tsinghua-Universitato eniris
en novan disvolviĝan periodon, restarigis iom post iom lernofakojn
de naturaj sciencoj, ekonomio, administrado kaj homaj sciencoj,
fondis kolegion por diplomitaj studentoj kaj kolegion de daŭra edukado.
En 1999 la Centra Metiarta Instituto aliĝis al ĝi, kaj establiĝis
la Belarta Kolegio de Tsinghua-Universitato.
La nuna Tsinghua estas sinteza kaj esplora universitato
kun 13 kolegioj kaj 54 fakultatoj natursciencaj, inĝenieriaj, homasciencaj,
artaj, historiaj, filozofiaj, ekonomiaj, administraj, leĝaj, edukaj,
medicinaj k.a.
Diplomitoj
de Tsinghua
En pli ol 90 jaroj post la fondiĝo de la universitato,
eliris el ĝi pli ol 100 mil diplomitoj, kaj multaj el ili estas
majstroj kaj eminentuloj de diversaj kampoj.
Diplomitoj
de Tsinghua en aeronaŭtiko kaj astronaŭtiko de Ĉinio
Hua Fengxiang, pioniro de moderna aeronaŭtiko de Ĉinio,
diplomiĝis el Tsinghua-Universitato en 1920.
Liang Shoupan, fondinto de raketa afero de Ĉinio kaj
ĝenerala projektinto de patrolmisilo, diplomiĝis el la mekanika
fakultato de Tsinghua-Universitato en 1937.
Zhao Jiuzhang, la unua direktoro de la satelita instituto
de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diplomiĝis el la fizika fakultato
de Tsinghua-Universitato en 1933. Li gvidis faradon de la unua satelito
de Ĉinio “Dongfang n-ro1”.
Qian Xuesen, patro de misilo de Ĉinio, sendita de Tsinghua-Universitato
al Usono por studi en 1934 kaj, post reveno de Usono al Ĉinio, profesoro
en Tsinghua-Universitato.
Yang Nansheng, raketa fakulo kaj akademiano de la Internacia
Akademio de Astronaŭtiko, diplomiĝis en 1943 el la aeronaŭtika fakultato
de la Sudokcidenta Unuiĝinta Universitato (antaŭe fakultato de aeronaŭtika
inĝenierado de Tsinghua-Universitato).
Chen Yijian, ĝenerala projektinto de novtipa bombaviadilo
“Feibao”, diplomiĝis el la aeronaŭtika fakultato de Tsinghua-Universitato
en 1952.
Lin Huabao, ĝenerala projektinto de la revenigebla
satelito de Ĉinio, diplomiĝis el la fakultato de civila inĝenierado
de Tsinghua-Universitato en 1952.
Kvar
majstroj de ĉinologio de Tsinghua-Universitato
Liang Qichao (1873-1929), erudiciulo kaj burĝa reformisto
de Ĉinio, instruis en siaj lastaj jaroj en Tsinghua-kolegio. En
1914 li prelegis en Tsinghua kaj instigis la studentojn per vortoj
el la libro “Yi Jing”, kiuj fariĝis devizo de Tsinghua-Universitato.
Chen Yinke (1890-1969), historiisto kaj vaste konata majstro plej
erudicia kaj fruktodona en la 20-a jarcento de Ĉinio, multjare laboris
kiel profesoro en Tsinghua-Universitato, la Sudokcidenta Unuiĝinta
Universitato, Zhongshan-Universitato, kaj Oxford-Universitato. Li
ne estis lingvisto, sed posedis 23 lingvojn.
Wang Guowei (1877-1927), lernis lingvojn, sciencon,
filozofion, psikologion kaj sociologion en sia juneco, kaj ekstudis
literaturon en la aĝo de 30 jaroj. Mezaĝa, li ekentreprenis historion
de la antikva Ĉinio, kaj brile sukcesis en studado pri antikva skribo
sur testudaj ŝeloj.
Zhao Yuanren (1892-1982), patro de la ĉina lingvistiko
kaj unu el la pioniroj de moderna muziko de Ĉinio, estis dungita
de Cornell-Universitato de Usono, kiel fizika docento en la aĝo
de 28 jaroj. Li revenis al Tsinghua-Universitato en la aĝo de 29
jaroj kaj laboris kiel docento de fiziko, matematiko kaj psikologio.
Arkitekturaj
majstroj de Tsinghua-Universitato
Liang Sicheng (1901-1972), fama ĉina arkitektura edukisto,
erudiciulo de protektado de antikvaj konstruaĵoj, kaj specialisto
de arkitektura historio gvidis la projektadon pri la Momumento de
Popolaj Herooj.
Hu Jingming, ĝenerala projektinto de la granda ponto
super Yangzi-rivero en Nankino, diplomiĝis el Tsinghua-Universitato
en 1924.
Jiang Huancheng, diplomito el la fakultato de civila
inĝenierado de Tsinghua-Universitato en 1963, gvidis la projektadon
de la televida turo Orienta Perlo de Ŝanhajo.
Xiong Ming, diplomito kiel magistro el Tsinghua-Universitato
en 1956, projektis la Ĉefurban Sportan Halon de Ĉinio.
Ma Guoxing, diplomito el la arkitekura fakultato de
Tsinghua-Universitato en 1965, projektis la Ŝtatan Olimpikan Sportan
Centron de Ĉinio.
Krome, el Tsinghua-Universitato eliris famaj filozofo
Zhang Dainian; lingvisto Ji Xianlin; historiisto Wu Han; arkeologo
Xia Nai; matematikistoj Hua Luogeng kaj Chen Xingshen; dramisto
Cao Yu, fondinto de la ĉina moderna dramo; erudiciulo Qian Zhongshu;
dramistoj Hong Shen kaj Ying Ruocheng; diplomatoj Zhang Hanfu, Qiao
Guanhua, Zhang Wenjin; Wang Tieya, juĝisto de la Internacia Tribunalo
en Hago, kaj Mei Ru’ao, ĉefa juĝisto de la Internacia Juĝejo en
Fora Oriento.
Ĉ. 30% da akademianoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj
kaj ĉ. 20% da tiuj de la Ĉina Akademio de Inĝenierio estas diplomitoj
el Tsinghua-Universitato. Krome, iuj el ĝiaj diplomitoj funkcias
kiel gravaj ŝtataj kaj partiaj gvidantoj.
Vortoj
pri Tsinghua-Universitato
En pli ol 90 jaroj post sia fondiĝo, Tsinghua-Universitato
antaŭeniras samtakte kun la epoko, glorigas la spiriton de sia universitata
devizo kaj elkulturis arojn da eminentuloj por la patrujo. Instruantoj
kaj studentoj de Tsinghua-Universitato faris gravajn kontribuojn
al disvolvo de sciencaj kaj edukaj aferoj de Ĉinio, al liberiĝo
kaj reprosperiĝo de la ĉina nacio.
-- Ĉina eksprezidanto Jiang Zemin
Tsinghua-Universitato plej frue starigis ponton inter
edukado de kulturoj de Ĉinio kaj Okcidento. Ĝi estas lulilo de altnivelaj
talentuloj por reprosperigi la ĉinan nacion kaj forta kastelo konfidebla
de Ĉinio en praktikado de reprosperigo de la lando per scienco kaj
eduko.
-- Wang Dazhong, iama direktoro de Tsinghua-Universitato
Kiam mi observis Tsinghua-Universitaton per ĝiaj malsamaj
evoluaj formoj en pli ol 90 jaroj post ĝia fondiĝo, ĝiaj sukcesoj
kaj malfacilaj momentoj, du aferoj min skuis. La unua kompreneble
estas ĝiaj sukcesoj, precipe ĝiaj altkvalitaj scienco kaj teknologio,
ĝiaj distingiĝaj servoj liveritaj al ekonomia disvolviĝo, kaj ĝia
internacia reputacio; la dua -- ĝia brila tradicio longhistoria
kaj vivoplena, bona kvalito de ĝiaj instruantoj kaj studentoj tenata
pli ol 90 jarojn kaj firma volo en disvolvo de kreiveco kaj personeco
de ĝiaj studentoj.
-- Colin Lucas, iama direktoro de Oxford-Universitato
La spirito “senĉesa strebado en lernado, grandanimeco
por akcepti la tutan mondon”, la scienca spirito “strikteco, diligenteco,
realeco kaj kreiveco”, la universitata stilo “Serĉi veron el la
faktoj kaj agi super vortoj” kaj la eduka celo “Disvolviĝi ĉiuflanke
por esti kvalifikita”, tiuj universitataj tradicioj senĉese evoluas
kaj faris Tsinghua-Universitaton longhistoria kaj ĉiamnova.
-- Ŝtata konsilantino Chen Zhili
Se oni demandos al kio ŝuldas niaj progresoj kaj sukcesoj,
mi respondos, ke ili ŝuldas al niaj penado kaj diligenteco, al edukado
kaj kulturado de instruistoj de Tsinghua-Universitato, al subtenado
de la registaro kaj socio, ktp. Sed esence analizite, ili baziĝas
sur la spirito, tradicio kaj etoso de Tsinghua-Universitato. Dank’
al la originala spirito kaj kultura tradicio kreitaj, akumulitaj
kaj hereditaj de aroj kaj aroj da antaŭuloj de Tsinghua, sane kreskas
novaj generacioj de la universitato.
-- Yuan Si, profesoro de Tsinghua-Universitato
Klasikaj
konstruaĵoj
|
|
Granda Halo |
Guyue-Halo |
|
|
Biblioteko |
Arkaĵo
de Tsinghua-Universitato |
Modernaj
konstruaĵoj
|
 |
 |
Naturscienca
Kolegio de Tsinghua-Universitato |
Ĉefdomo
de Tsinghua-Universitato |
Instrua
domo de la Belarta Kolegio de Tsinghua-Universitato |
Ĉe
Lotusa Lago
|
|
Jinchun-ĝardeno |
Halo
Shuimu-Tsinghua |
Sportaj
haloj
|
|
|
Plonĝa
Halo |
Okcidenta
Sporta Halo |
Sinteza
Sporta Centro |
Kontaktiĝu
kun:
TTT-ejo: http://www.tsinghua.edu.cn/docsn/wb/lxs/elxs.htm
Adreso: #22 Zijing-domo
Oficejo pri alilandaj studentoj en Tsinghua-Universitato
Pekino, Ĉinio
Tel.: 8610-62784857 (por studentoj de normala kaj perfektiga
studo)
8610-62788503 (por diplomitaj studentoj)
8610-62784621 (por alilandaj studentoj sen ĉin-lingva
bazo)
Fakso: 8610-62771134
|