Ĉiuj
adoleskantoj serĉas sin mem, serĉas rilaton inter si kaj la mondo
kaj studas kiel akcepti kaj ami. Samtempe ili ankaŭ sopiras sukceson.
Kion signifas sukceso kaj gloro por junuloj? Kiel determini
nestreĉan cirkonstancon por lernado?
Iuŝance mi konatiĝis kun Ye Fei, studento de ĵurnalismo
kaj ekonomiko de Kolumbia Universitato de Usono. Ŝi naskiĝis en
Pekino kaj transloĝiĝis al Hungario kiam ŝi estis kvarjara, ĉar
ŝiaj gepatroj lekcios en Eŭropo. Kiam ŝi estis 14-jara, ŝia patrino
iris lekcii en Usono kaj ankaŭ Ye venis al Usono kaj ekstudis en
supera mezlernejo. Pro diligenteco kaj bona konduto, Ye gajnis la
premion de Programo de Prezidentaj Lernantoj, la plej alta premio
por lernantoj en Usono.
Kompare kun samaĝuloj, Ye estas sukcesa. Sed ŝi ripetade
diris al mi, ke ŝi ne estas talenta kaj neniam devigis sin ĉasi
sukceson. De infaneco, pro longa sendependa vivo, ŝi havas propran
agmanieron kaj kuraĝas alfronti malfacilaĵojn.
Ĉiu havas siajn proprajn karakterizaĵojn kaj vivmedion,
kaj ankaŭ siajn proprajn viv- kaj studmanierojn. La kreskado de
Ye estas aparta, tamen ne mankas inspiro al ni.
Prudento venas post lernado
Ye havas delikatan haŭton kaj okulojn belajn kaj amplenajn.
En la unuaj tagoj post kiam la familio venis al Hungario, la 4-jara
Ye ne komprenis la hungaran lingvon, nek povis paroli. Por ludi
kun aliaj infanoj, Ye atente aŭskultis babiladon de la kamaradetoj
kaj devigis sin alparoli ilin, malgraŭ ke ŝi ofte ruĝiĝis. Ŝi baldaŭ
rompis la lingvan baron.
En la aĝo de 14 jaroj, Ye venis kun sia patrino al Usono
kaj studis en supera mezlernejo en Pensilvanio. Ĉiu komenco estas
malfacila. Ŝi konis iomete la anglan lingvon, sed tio ne sufiĉis
por ŝi interparoli kun kamaradoj, por ne paroli pri kompreno de
la lekcio de instruisto. La lingva baro denove katenis ŝin. "Mi
subite komprenis, ke lernado estas akumulado de scioj kaj spertoj,
kiu povas helpi min pli bone kaj pli rapide adaptiĝi al la cirkonstanco.
Ekde tiam, la interna deziro pri lernado inspiris min kaj mi neniam
bezonis urĝon de miaj gepatroj. Mi fariĝis sendependa."
 |
Ye Fei kaj ministro Li Zhaoxing de eksteraj
aferoj de Ĉinio |
Estas antikva proverbo en Ĉinio, ke konscio pri manko
de scio venas post lernado. De Ĉinio al Hungario, de Hungario al
Usono, la ĉirkaŭaĵoj ŝanĝiĝis, kaj Ye penadis ŝanĝi sin por adaptiĝi
al la vivmedio. "Por superi aliajn, unue mi devas superi min
mem. Se mi ne instigis min studi, mi ne povis rapide eliri el ambaraso
kaj fermiteco, kaj sentis min facila en novaj medioj. Iom post iom
mi vidis la valoron de mia lernado, kvazaŭ la inteligenta pordo
malfermiĝis por mi."
Sinteno decidas ĉion. Pro la interna aspiro, la silentema
knabino fariĝis memfida kaj trankvila. Ŝi povis prelegi en aŭditorio
pri pekinopero por instruistoj kaj lernantoj de sia mezlernejo kaj
vid-al-vide interparolis kun Henry Alfred Kissinger, antaŭa ŝtata
sekretario de Usono.
Manio por muziko
Por multaj homoj muziko estas eta parto en lia vivo,
nemenciinda. Sed por iuj homoj, muziko temas pri ĉiuj sentoj en
la animo kaj ĝi estas nemalhavebla en la vivo.
Ŝia amo al muziko estas denaska. Ŝia patrino estis
pekinopera aktorino kaj ŝi eklernis pianludon en la aĝo de 6 jaroj
kaj hobojon je 15-jara. Multaj ŝiaj samaĝuloj lernis pianludon laŭ
la volo de siaj gepatroj. Sed Ye estis malsama. Ŝi diris: "Mi
dronas en la historio de muziko kaj travivaĵoj de komponistoj. Mi
admiras ilin oferemon al muziko kaj profunde respektas ilin. Mi
dankas ilin pro ilia arto lasita al la posteuloj."
Ĉar la orienta kulturo influis la verkadon de rusa
komponisto Alexander Tcherepnin, Ye klopodis enmeti en sian ludon
komprenon pri la orienta gusto. Ŝi imagis, ke ŝi estas membro de
reĝa simfonia orkestro, kiu ludas por la reĝo frumatene en la naturo.
Ŝi imagis, ke ŝi promenas en la 17-a jarcento sekvante la hobojan
konĉerton de Mozarto. Ŝia inspiro al muziko venas el la fundo de
ŝia koro kaj la interpreto de la origino de la verkoj. En Hungario,
Ye sesfoje gajnis la unuan premion de piana konkurso de junuloj,
kaj dufoje oran medalon de piana konkurso de Princeton-universitato
en Usono.
La forto de muziko estas longa kaj varmega, kiel libereco
kaj inteligenteco estas ĉiam strebataj. Kvankam mi ne aŭdis ŝian
ludon, sed ŝajnas al mi, ke ŝi estas sidanta antaŭ la piano kun
fermitaj okuloj, perceptas la rakontojn kaj animon en la muziko,
foje pasie, foje kviete.
Estu elstara homo
 |
Ye Fei kaj ŝia patrino Sun Ping |
Sun Ping, patrino de Ye, estas aktorino de pekinopero.
Ŝi laboris kiel invitita reĝisoro en Petofi-teatro en Hungario.
Foje la teatro planis surscenigi fabelan koncerton kaj varbis junajn
aktorojn. Ye sin anoncis sen sciigo al sia patrino. Post intensaj
ekzamenoj, Ye estis elektita kiel la ununura ĉina aktoro en la koncerto.
La provludo komenciĝis. Sun Ping surpriziĝis vidante, ke ŝia filino
staris sur la scenejo. "Kiam mi vidis la malgrandan vizaĝon
ruĝiĝintan pro ekscitiĝo, mi subite konsciis, ke ŝi elkreskis. Ŝi
jam komprenis la valoron de gloro akirita post penado. Ŝi deziras
vizaĝi malfacilon kaj defion per sia propra kapablo."
Nestreĉa eduka medio signifas pli da memdecidaj rajtoj.
Memdecido kulturis ŝian respondecemon. Pro okupiteco la gepatroj
malofte akompanis Ye, sed ili donis al ŝi sufiĉe da konfido kaj
kuraĝigo. Sun diris: "Iam mi esperis, ke mia filino superos
min. Kiu elekto ĝojigos mian infanon, ĉu esti elstara aŭ ordinara?
Ŝia maturiĝo trankviligis min kaj mi lernis multe de mia filino.
Mi ne povas nek devas orienti ŝian vivon."
Kiel patrino, Sun trapasis la procezon de supero de
si mem, kaj post tio ŝi trovis, ke ŝi ĝuas ĉiujn paŝojn de ŝia kreskado.
Ŝi dankas sian filinon, ke ŝi portis al ŝi ĝojon kaj fieron, kiujn
ŝi ĉiam rigardas ĝuo."
"Persistu ĉe via idealo kaj fariĝu homo elstara,
ununura kaj valora por la homaro," Sun tiel diris al la filino.
Germana edukisto Eduard Spranger diris, ke edukado
ne celas instrui la pretan aferon, sed eltiri la krean povon kaj
veki la konscion de vivo kaj valoro. La orienta kaj okcidenta kulturoj
estas diferencaj, kaj la edukado ne havas landlimon kaj ĝia kerno
estas vekado.
Kortuŝo kaj ĝojo ĉiam venas neatendite al la vekita
kaj kreskanta animo.
Mi ĉiam memoras la postpluvan julian semajnfinon, en
kiu Ye rakontis al mi siajn sonĝojn kaj la senton kaj fieron dum
la dekjara vivo en eksterlando.
Ŝi estas firmvola kaj simpatia. Ŝi komprenas homojn
kaj okazintaĵojn malsamajn al ŝi. Ŝi amas legi kaj perceptas muzikon
per la vivo. Ŝi diris, ke neniu vidas la estontecon, sed iuj vidas
la celon kaj senŝanceliĝe persistas en sia sonĝo kaj la sukceso
jam estas proksimiĝanta.
Dankon al Ye Fei, ke ŝi dronigis min en multaj splendaj
momentoj en ŝia kreskado.
Benu la belan junecon kaj estontecon de la knabino.
|