Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Eduko


Ĉinio laŭpaŝe solvos malfacilojn en deviga edukado en malriĉaj regionoj

Knabino Sulonga, mongol-nacia lernantino de la tria klaso de mezlernejo sur herbejo en nordokcidenta Ĉinio, estas sin preparanta por enira ekzameno por supera mezlernejo. Ŝi esperas eniri en faman superan mezlernejon kaj poste en faman universitaton.

Antaŭe ŝiaj gepatroj multe ĉagreniĝis jam de kiam ŝi ekvizitis elementan lernejon. Vivtenado de ŝia familio dependas de ŝafbredado kaj terkulturado. Ŝi estis internulino pro tio, ke la lernejo estis tre malproksima. Por lernado de 1 jaro ŝiaj gepatroj devis pagi pli ol mil juanojn (ĉirkaŭ 100 eŭroj). Tio ne estis malgranda sumo, sed peza ŝarĝo por la familio.

Sed kiam Sulonga ekvizitis mezlernejon, la registaro de ŝia hejmloko jam senigis ĉiujn pagojn por la lernantoj en periodo de la deviga edukado. Ĉar ŝi estis infano de nacimalplimulta paŝtisto, ŝi ĝuis subvencion por loĝado en la lernejo. Dank' al tio ŝiaj gepatroj malmultigis elspezon je 2000 juanoj ĉiujare.

Ulanfu, mongol-nacia viro de pli ol 40 jaroj, havas 7 fratojn. La familio estis malriĉa kaj nepagipova por edukado de ĉiuj infanoj. "Iuj el miaj fratoj lernis 1-2 jarojn, kaj la aliaj neniam vizitis lernejon. Nur mi sola lernis ĝis la 6-a klaso. Sed miaj infanoj ne devas resti needukitaj. Mi preferas multe peni, por ke la infanoj vizitu lernejon." Li neniam intencis ĉesigi lernadon de la infanoj malgraŭ granda malriĉeco. Nun li estas liberigita de la peza ŝarĝo de pago por la edukado de la infanoj.

En tiu loko pli ol 15000 lernantoj same kiel Sulonga estis senigitaj je la pago de edukado kaj akiradas subvencion.

En 2006, la ĉina registaro decidis senpagigi en la venontaj 2 jaroj ĉiujn lernantojn en periodo de la deviga edukado. Kaj antaŭ tio en iuj lokoj oni jam prove praktikis la politikon. Sed en iuj malriĉaj regionoj la infanoj ne estas tiel feliĉaj kiel infanoj en tiuj regionoj.

Septembre de la lasta jaro knabino Li Kaijin estis sciigita, ke ŝi ne bezonos pagi lernokotizon, kaj senpage akiris lernolibrojn. Krome la lernejo subvenciis ŝin kaj parton de ŝiaj kunlernantoj por loĝado en la lernejo. "Mi ne bezonos peti monon de la gepatroj!" Ŝi tre ĝojis. Sed poste ŝi ne akiris plu subvencion.

Li Kaijin vivas en montvilaĝo de Yunnan-provicno en sudokcidenta Ĉinio. La hejmo distancas de la lernejo pli ol 30 kilometrojn. Ŝi kaj ŝiaj samklasanoj diplomiĝis el elementa lernejo kaj nur 3 el ili eniris en mezlernejon. Antaŭ duonjaro la 2 kunlernantoj ĉesis lerni kaj nur ŝi daŭrigis lernadon. Ŝi tamen ne scias, kiom longe ŝiaj gepatroj povos pagi por ŝia lernado.

En 2006 la centra registro investis 570 milionojn da juanoj en edukado de Yunnan-provinco kaj la provinca registaro — 230 milionojn da juanoj. Ŝajne la sumo estas granda, sed 112 el 129 de la gubernioj kaj urboj de Yunnan-provinco estas malriĉaj, kies registaroj ne kapablas doni subvencion al malriĉaj lernantoj.

Loka oficisto donis datenon:

En Yunnan-provinco estas 1.9 milionoj da mezlernejanoj kaj miliono el ili devenas de malriĉa familio. Sed nur tre malmultaj el ili povas akiri subvencion de 50 juanoj kiel minimuma vivtenado en la lernejo. Se la jara subvencio por unu lernanto estos 500 juanoj, la provinco bezonos 500 milionojn da juanoj. La lokaj registaroj ne estas pagipovaj por tio. Multaj lernantoj de malriĉaj familioj ĉesis lerni. Krome, kadukaj lernejoj kaj malfacila vivtenado de la familio devigis ilin forlasi la lernejon. Se la problemo restos nesolvita, ĝi influos la kvaliton de bazaj kadroj de la kamparo.

Por solvi la problemon de lernoĉesigo de lernantoj de malriĉaj familioj, la ŝlosila metodo estas liberigi la familiojn de malriĉeco, ke la lernantoj revenu al la lernejo.

Nun la komun-uza mono de la lernejoj estas pagata de la centra kaj lokaj registaroj proporcie. La centra registaro pagas 80% kaj la lokaj — 20%, dum la pagantaj registaroj ĉefe estas provincnivelaj. En la venontaj 5 jaroj Ĉinio planos paŝo post paŝo starigi novan sistemon kun jenaj enhavoj:

Nuligi lernokotizon de la infanoj en la kamparo en periodo de deviga edukado ĝis la fino de 2007, subvencii ilin en aĉeto de lernolibroj kaj en ĉiutaga vivo; ĉiujare doni specialan monsumon por riparado de lernejoj; daŭre firmigi kaj perfektigi la ekzistantan garantian sistemon de salajrado de la laborantoj en la kamparaj lernejoj.