 |
Shenzhou-7
estas en lanĉado. |
La homporta kosmoŝipo Shenzhou-7 estis lanĉita je la
4-a sekundo de la 10-a minuto de la 21-a horo en la 25-a de septembro
en la Jiuquan-a Satelito-lanĉa Centro en okcidenta Ĉinio. La kosmoŝipo
precize atingis la difinitan orbiton je la 43-a sekundo de la 19-a
minuto de la 21-a horo.
Ĉina prezidanto Hu Jintao kaj aliaj gvidantoj venis
al la satelito-lanĉa centro por rigardi la pafon. Dum la flugado
ĉinaj kosmonaŭtoj plenumos eksterkajutajn aktivadojn.
 |
Hu Jintao salutas la forvojaĝontajn
kosmonaǔtojn. |
Tio estas la 3-a vojaĝo de ĉinaj kosmonaǔtoj en la spaco, kaj tion
plenumas Zhai Zhigang, Liu Boming kaj Jing Haipeng. La unuaj 2 vojaĝoj
en la spaco okazis en 2003 kaj 2005 respektive.
|