|    La 6-an de decembro Zhang Jianqi, estro de la ĉina 
              delegacio de la homporta kosmoŝipo Shenzhou-7 kaj vicĝenerala komandanto 
              de la ĉina homporta spacnaviga projekto, diris en Hongkong, ke Ĉinio 
              finkonstruos bazan kunhoman spacstacion en 2020.  Zhang diris, ke Ĉinio planas lanĉi celflugilon Tiangong-1 
              en la fino de 2010, lanĉi kosmoŝipojn Shenzhou-8, 9 kaj 10, kaj 
              efektivigi la renkontiĝon kaj konektiĝon de la homporta kosmoŝipo 
              kun la spacflugilo antaŭ 2012.  
 
   |