Aktualajhoj Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Scienco kaj tekniko


Eksponaj haloj de ŜME (I)

Scienc-teknologio kaj ekologio estas akcentataj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en 2010. En konstruado de la parko de ŜME oni uzas grandkvanton da novaj sciencoj kaj teknologioj, novaj fueloj kaj novaj materialoj. En diversaj konstruaĵoj enkorpiĝas scienc-teknologiaj kaj kulturaj fruktoj eksponotaj dum ŜME. Ili montras novajn ideologiajn tendencojn en la konstruado: fueloŝparado, mediprotektado, verdeco kaj harmonio.

Ĉina Pavilono, nova simbolo de verdeco

La Ĉina Pavilono konsistas el la nacia halo, loka halo kaj Hongkong-a kaj Makao-a halo. La nacia halo kun leviĝanta firsto kaj elstaraj aleroj portas la nomon “Orienta Ĉapelo”, kaj plastike enkorpigos la nacian spiriton kaj ideon de Ĉinio; la lokaj haloj horizontale etendiĝas kaj reliefigas la nacian halon per sia disvolva platformo. La nacia kaj lokaj haloj harmonie kontrastas unu kun alia kaj kune evidentigas la temon de la konstruaĵo. Post ŜME la Ĉina Pavilono restos kiel konstruaĵo konservata.

En konstruo de la Ĉina Pavilono, oni aplikis novajn teknologiojn por mediprotektado. Unue, la nacia halo de la Ĉina Pavilono havas etaĝojn pli kaj pli larĝajn unu super alia de la bazo al la supro, tiel ke en somero la supraj etaĝoj povas ŝirmi la malsuprajn kontraŭ sunradioj, kaj tio tre utilas al energi-ŝparo. La lokaj haloj havas vitrajn murojn por la ekstera koridoro, tiel ke per pasiva energi-ŝpara teknologio oni pavas garantii al la haloj varmon vintre kaj aerumadon somere; kaj la ekologiaj agrikulturaj vidaĵoj sur la tegmentoj de la lokaj haloj povas funkcii kiel efikaj varmo-izoliloj.

Due, en konstruo de la Ĉina Pavilono oni faris multon en la arkitektura projekto por efektivigi ellaso-redukton kaj energio-ŝparon pere de novaj teknologioj mediaj kaj energiaj, ekz., ĉiuj ĝiaj dutavolaj vitroj estas energi-ŝparaj. Elektron ŝparas ankaŭ la ekipaĵoj de glaciofarado en la Ĉina Pavilono. La energi-ŝpara sistemo de la pavilono reduktos energi-konsumadon je 25% kompare kun la ordinara.

Trie, en la projekto de la Ĉina Pavilono oni plenplene konsideris pri energi-ŝparado kaj mediprotektado. La konstruaĵo ne nur estas bone aerumata, sed al ĝi oni ankaŭ uzas multajn sun-energiajn teknologiojn. En ĝiaj tegmentoj kaj eksteraj muroj estas instalitaj sun-energiaj baterioj, dank' al kiuj oni espereble realigos memprovizadon de elektro por prilumado al la pavilono.
La sistemo de pluvakvo-kolektado instalita sur la tegmentoj de la Ĉina Pavilono plenumos rotacian utiligon de pluvakvo, per kiu oni akvumos verdaĵojn kaj purigos stratojn. Sude de la lokaj haloj etendiĝas malgrandaj marĉoj artefaritaj, kies mempurigiveco tre utilas al ekologia medio de la urbo.