Aktualajhoj Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Scienco kaj tekniko


Astronaǔtoj unuafoje trinkis "urinon"

Antaǔ nelonge astronaǔtoj en la spacostacio celebris sian unuan trinkadon de akvo recikligita el urino, ŝvito kaj vaporo. Ili kriis "toston", klakigante akvosaketojn, kaj samtempe tostis surteraj laborantoj de la Nacia Aeronaǔtika kaj Spaca Administracio (NASA), kiuj estas trinkantaj ilian recikligitan akvon.

"La gusto estas bona, kaj indas gustumi," diris usona astronaǔto Michael Barratt.

Li ŝerce diris, ke la akva etikedo devas esti tiel skribita: "Trinku tion, kiam la reala akvo estas 200 milojn for."

La sistemo por recikligi urinon estas necesa por astronaǔtoj ĉe la luno kaj la Marso. Ĝi povas ŝpari monon por NASA, ĉar la lasta ne plu bezonas transporti akvon al la stacio per spaconavetoj aǔ portoraketoj.

La ekipaĵo por recikligi urinon estis transportita al la spacostacio per spacopendolo Peno en la pasinta novembro, tamen la akvo trinkeblas nur post ekzameno de ĝia specimeno surtere.