Aktualajhoj Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Scienco kaj tekniko


Fermiĝis en Ĉinio la 22-a Internacia Turniro de Junaj Fizikistoj

Fermo de la Internacia Turniro de Junaj Fizikistoj

La 27-an de julio fermiĝis la 22-a Internacia Turniro de Junaj Fizikistoj en la Universitato Nankai, Tianjin, Ĉinio. Post intensa rivalo, la teamo de la Korea Respubliko okupis la unuan lokon, tiuj de Nov-Zelando kaj Aǔstrio la duan, tiuj de Ĉinio kaj aliaj 12 landoj la trian.

La turniro unuafoje okazis en Ĉinio. La 6-taga konkurso el kvin raǔndoj kaj unu finalo temas pri baza scio, teoria analizo, eksperimento kaj diskuto pri fizikaj problemoj. La konkurson ĉeestis pli ol 200 junaj fizikistoj el Aǔstralio, Francio, Germanio, Rusio, Britio, Ĉinio kaj aliaj, entute 27 landoj kaj regionoj.

La turniron iniciatis la eksa Sovetio en 1988. Ĝi okazis ĉiujare. La venonta turniro venos al Vieno, Aǔstrio.