Aktualajhoj Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Scienco kaj tekniko


Tri dinosaǔraj fosilioj eksponiĝos en Pekino

Ceremonio por donaci dinosaǔrajn fosiliojn

La 18-an de aǔgusto la registaro de la Chuxiong-a Ji-nacia Aǔtonoma Subprovinco de Yunnan donacis rarajn fosiliojn de tri dinosaǔroj al la Scienc-Teknologia Muzeo de Ĉinio, Pekino. Ili oficiale eksponiĝos kiam la nova muzeo malfermiĝos al la publiko en la 16-a de septembro.

La tri dinosaǔroj vivis 158-180 milionojn da jaroj antaǔe.

Fosilioj

Kompletas je 90% la korpo de Lufengosaurus huenei (prosauropod) kun longeco de 7.1 metroj kaj alteco de 2.6 metroj, kaj je 90% tiu de Dilophosaurus sinensis (theropod) kun longeco de 7 metroj kaj alteco de 2.45 metroj; Chuanjiesaurus anaensis (sauropoda) longas 27 metrojn kaj altas 6.5 metrojn.

La tri dinosaǔraj fosilioj eltrovitaj en la regiono Chuxiong permanente eksponiĝos en la muzeo.