Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Scienco kaj tekniko


Granda pando reveninta en bambuaron

de ZOU JINYU kaj XU ZHE

Granda pando Xiangxiang dormetis sur deklivo en prospera bambuaro, tenante freŝan bambuan branĉeton. Ĝi furioze forpelis tiun, kiu intencis proksimiĝi al ĝi. Kiel la unua sovaĝigita granda pando arte generita, ĝi ekkutimiĝis al sovaĝiga vivo komence de 2006.

2 jaroj en sovaĝejo

Xiangxiang havas ĝemelan fraton Fufu. Julie de 2003 Xiangxiang en la aĝo de 20 monatoj (simila al 7-jara ulo ĉe la homaro) estis transportita al la Esplora Centro de Pando-protektado en Wolong de Sichuan-provinco en okcidenta Ĉinio por sovaĝiga trejnado, kaj Fufu restis bredata. Tiel, oni povis kompari la kreskadon de la du fratoj.

La nova hejmo de Xiangxiang situas en subĉiela bredejo en nordokcidenta parto de la centro kun areo de pli ol 200 mil kvadrataj metroj. Tie kreskas multspecaj arboj, kiaj juglandoj, poploj, aceroj kaj soforoj. La tieaj laborantoj plantis ankaŭ multe da bambuoj, por ke Xiangxiang rapide kutimiĝu al la nova medio. "La sovaĝiga bredado ne signifas malzorgon. Per sputnika lokaliza sistemo ni tuttage observas la agadon de Xiangxiang," diris fakulo.

Komence, pro tre juna aĝo kaj manko de mempuriga kapablo, sur ĝia korpo plene kreskis parazitoj, sed por trejni ĝian tiuflankan kapablon fakuloj ne helpis ĝin.

Tiam ĝi havis malfacilon por trovi manĝaĵon, do fakuloj liveris ĉiutage manĝaĵon kun konvena kvanto por garantii al ĝi nutron. "Xiangxiang havas grandan apetiton, la manĝaĵoj donitaj de la centro ne povis kontentigi ĝian bezonon. Ĉiutage ĝi zorgis nur pri amuzado sed ne scipovis serĉi manĝaĵojn. Baldaŭ ĝi malsatiĝis, sed tion ĝi eltenis."

Kun tempopaso Xiangxiang iom post iom ellernis sin purigadon. Iufoje, kiam fakulo volis foriri de ĝi post observado pri ĝia vivstato subite aŭdiĝis sono de rompo de bambuŝoso. Ili turnis la kapon kaj vidis, ke Xiangxiang estas manĝanta bambuŝoson kun granda apetito. "Tiam ĉiuj ekĝojis, ĉar Xiangxiang havis konscion pri memserĉo de manĝaĵoj.” Ili opiniis, ke tio estis plej bela sono en la lastaj monatoj.

Poste rapide grandiĝis ĝia kapablo memserĉi manĝaĵojn. Nun ĝi scias manĝi junan bambuon en fino de vintro kaj komenco de printempo, bambustangon en somero kaj eĉ elekti partojn plej bongustajn por manĝi. Post unu jaro kaj duono Xiangxiang jam posedis la kapablon serĉi manĝaĵon. Ĝi manĝas ne nur freŝajn sed ankaŭ velkintajn bambuojn. La centro nuligis al ĝi suplementajn manĝaĵojn.

Post nelonge ili trovis, ke Xiangxiang faris neston por si. Nun Xiangxiang senĉese translokiĝis laŭ ŝanĝiĝo de medio kaj sezono ĝis kiam ĝi trovis plej komfortan lokon. Ĝi bone scias ĝui la vivon.

Ĝojiga progreso en la sovaĝiga vivo

Xiangxiang ricevis sovaĝigan trejnadon jam 3 jarojn. Liu Bin , laboranto de la sovaĝiga bredejo, ĉiam zorgis ĝin kaj havis bonan rilaton kun ĝi. Sed en la fino de la lasta jaro li estis forpelita de Xiangxiang, pri tio li tre ĝojis.

"Kiam ni proksimiĝis al ĝia sfero, subite ĝi forpelis nin anstataŭ forkuri. Post momenta konsterniĝo ni tuj konsciis, ke tio signifas, ke Xiangxiang havas memprotektan kapablon." diris Liu Bin.

"Nun singardemo de Xiangxiang pli kaj pli intensiĝis, je ĉiu sono ĝi singardeme ĉirkaŭrigardas kaj eĉ rapide grimpas sur arbon aŭ forkuras."

Post sovaĝiga trejnado Xiangxiang fariĝis multe pli lerta ol antaǔe kaj en manĝoserĉado kaj en nestokonstruado. Ofte, je vido de homoj, ĝi, en palpebruma daŭro, jam grimpis sur arbon. Tio estas bezono de la vivo en sovaĝejo, ĉar rapideco povas helpi ĝin eskapi el danĝero.

Xiangxiang ne plu estis tiel ludema kiel antaǔe en artefarita medio. Ĝi jam sciis gardi energion en la sovaĝa medio, krom manĝoserĉo, ripozo kaj manĝado ĝi preskaŭ ne havas alian movon, ĉar tie multas montdeklivoj, ĝi klopodas por teni sian ekvilibron kun la celo ŝpari al si fizikan forton.

Ĝi havos kunulinon

Komence de 2006 Xiangxiang eniris en seksardon kaj fariĝis ekscitiĝema. Kiam Xiangxiang malpacienciĝis kaj ekscitiĝis, neniu kuraĝis proksimiĝi al ĝi. Ĉi-jare fakuloj de la centro planis doni kunulinon al Xiangxiang por esplori, ĉu ili povos generi en sovaĝejo.

Fakulo diris: "Poste pli da grandaj pandoj estos revenigitaj al sovaĝejo. Ni transportas grandajn pandojn artegeneritajn al la naturo por restaŭri ilian sovaĝecon kaj plimultigi la nombron de sovaĝaj grandaj pandoj. Tio favoras al vivado kaj longtempa ekzisto de la speco de granda pando. La unuapaŝa sukceso de sovaĝigo de Xiangxiang pruvis, ke tio estas esperebla.