"Altteknologiaj 
              Olimpikoj", "verdaj Olimpikoj" kaj "humanismaj 
              Olimpikoj" estas tri temoj de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. 
              Unu el la celoj de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 estas fari la Olimpikojn 
              fenestro montranta novteknologiajn atingojn. Nun Pekino allogas 
              scienc-esplorajn instituciojn kaj entreprenojn en- kaj eksterlandajn 
              en konstruado de la Olimpikoj por ke novteknologiaj produktaĵoj 
              estu uzataj dum la Pekinaj Olimpikoj. 
             Konstruado de la stadionoj kaj sporthaloj 
              estas bazo por okazigi originalajn kaj altnivelajn Olimpikojn kaj 
              grava laboro por sukcesigi scienc-teknologiajn Olimpikojn. En la 
              konstruado de la stadionoj kaj sporthaloj de la Pekinaj Olimpikoj 
              projektistoj aplikis novajn ideojn kaj teknologiojn, klopodante 
              liveri plej bonajn sportejojn, ekipaĵojn kaj kondiĉojn por la konkurso. 
             
             Ŝtata 
              Stadiono de Ĉinio 
             La Ŝtata Stadiono de Ĉinio, nomata "birdkaĝo" 
              pro sia konstrua stilo, estos ĉefa kunvenejo de la Pekinaj Olimpikoj 
              en 2008 kaj tie okazos la inaŭguro, fermo, matĉoj de atletiko kaj 
              piedpilko. Post la Olimpikoj ĝi servos daŭre kiel loko por sportado 
              kaj amuzado. 
              La 
              projekto de la "birdkaĝo" estas kune farita de svisaj 
              kaj ĉinaj fakuloj pri arkitekturo. La ekstera parto de la stadiono 
              estas ŝtala strukturo, kies ĉiuj partoj interligiĝas kaj formas 
              retan kradaron, kaj la tuta konstruaĵo similas al birdkaĝo. La ŝtala 
              reto estas kovrata per travidebla plato. Neniu kolono estas en la 
              stadiono. Tio estos oportuna por spektantoj spekti ludojn.  
            Ŝtata 
              Naĝa Centro de Ĉinio 
             La Ŝtata Naĝa Centro de Ĉinio situas en 
              la Olimpika Parko de Pekino. Tie okazos naĝado kaj plonĝado dum 
              la Pekinaj Olimpikoj.  
             La 
              projekto "Akva Kubo" por la Ŝtata Naĝa Centro de Ĉinio 
              estis farita de konstru-projektaj kompanioj ĉina kaj aŭstralia. 
              La projekto "Akva Kubo" inspiriĝis el formoj de akva, 
              sapa kaj aliaj naturaj vezikoj. La tuta naĝhalo estas travidebla, 
              kvazaŭ mondo en akvo. 
             Laŭ la projekto la muro de la halo havas 
              ŝtalan strukturon. Ĝia interna spaco estas dividita per vezikforma 
              strukturo. La muroj kaj plafono estas perfekte kunligitaj. Tia strukturo 
              estas ne nur tre fortika, sed ankaŭ sismo-eltena. Por ke spektantoj 
              estu en agrable malvarmeta medio, la ŝirma strukturo de la naĝhalo 
              estas farita el 3000 ETFE-kusenoj, kiuj kovras 100 mil kvadratajn 
              metrojn.  
             Uzado 
              de avangardaj mediprotektaj teknologioj estas alia trajto en la 
              konstruado de Olimpikaj stadionoj kaj sporthaloj. En la Ŝtata Stadiono 
              de Ĉinio oni uzas termofontan energion kaj konverteblan klimatizan 
              sistemon por ventolado, kaj en la Ŝtata Naĝa Centro de Ĉinio—sunenergion. 
              Oni uzas ankaŭ sistemon de avangarda teknologio pri elektro-produkto 
              per sunenergio.  
            Nun diversaj stadionoj kaj sporthaloj por 
              la Pekinaj Olimpikoj estas en konstruado. En 2008 spektantoj povos 
              ĝui Olimpikajn ludojn en altteknologiaj sportejoj.  
            
               
                 | 
                  La 
                    ĉefa stadiono sidanta en la suda parto de la Ŝtata Olimpika 
                    Sporta Centro kun 40 mil sidlokoj, kie okazos ludoj de piedpilko 
                    kaj moderna pentatlono  | 
               
               
                 | 
                  Ŝtata 
                    Sporthalo de Ĉinio en la Olimpika Parko, kie okazos konkursoj 
                    de gimnastiko, litsaltado kaj manpilko  | 
               
               
                 | 
                  Sporthalo 
                    de la Pekina Universitato por matĉoj de tabloteniso  | 
               
               
                 | 
                  Sporthalo 
                    de la Pekina Industria Universitato por volano kaj arta gimnastiko  | 
               
             
             
             
             |