Je la 6-a horo kaj 48 minutoj de la 12-a de novembro
Ĉinio sukcese sendis en la spacon telesensan sateliton n-ro 3 per
transporta raketo Changzheng-4C en la Satelito-lanĉa Centro de Taiyuan
en Shanxi-provinco.
La satelito kaj la raketo ambaŭ estis produktitaj de
la Kosmonaŭtika Scienc-teknologia Akademio de Ŝanhajo sub la Kosmonaŭtika
Scienc-teknologia Korporacio de Ĉinio. La pli-ol-2700-kilograma
satelito estos uzata en scienca eksperimento, enketado pri riĉfontoj,
antaŭkalkulo de produktokvanto de agrikulturaj plantoj kaj prevento
de katastrofoj.
|